Portalo:Pedofilio
Portalo pri Pedofilio
red. Pedofilio, el la greka παις-παιδος «infano» aŭ «knabo» kaj φιλία «amikeco», estas la seksa altiro al antaŭadoleskaj aŭ fruadoleskaj infanoj kaj/aŭ, en vasta senco, al adoleskantoj. Ĝi povas manifestiĝi ĉe viroj aŭ virinoj, plenkreskaj aŭ neplenkreskaj, al nur unu sekso aŭ ambaŭ samtempe. Nuntempe, pedofilio estas oficiale rigardata kiel parafilio de la Usona Asocio pri Psikiatrio, kaj kiel mensa kaj konduta perturbo de la Monda Organizaĵo pri Sano, kiu inkludas ĝin en ties Internacia Klasifiko de Perturboj. La celo de tiu ĉi portalo estas permesi facilan aliron al la artikoloj, kiuj pritraktas temon de pedofilio kaj temojn rilatajn. En ĝi vi devus trovi objektivajn informojn pri pedofilio, kelkfoje malfacile troveblaj en aliaj lingvoj aŭ Vikipedioj. Se vi trovos ion, kion vi povas plibonigi (enhavon, neŭtralecon, gramatikon, formatadon...), ne hezitu fari tion. Selektita artikolo
![]() Logotipo de PNVD. La Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco (nederlande Partij voor Naastenliefde, Vrijheid en Diversiteit, PNVD) estis nederlanda politika partio sen parlamenta reprezentado, oficiale fondita la 31an de majo 2006 de tri pedofiliaj aktivuloj, inter kiuj Ad van den Berg, preziadanto de la asocio Martijn. Ĝi sin difinis kiel hom-liberala kaj ĝia moto estis sapere aude ("kuraĝu pensi" en la latina), devizo de la kleruloj laŭ Kant. Ĝia deirpunkto estis denunco de tio, kion ĝi difinis kiel senŝanĝa socio en kiu la civitanoj kondutas kiel aŭtomatoj kaj kapablas nek pensi per si mem nek oponi al la regantaj ideoj. La programo de PNVD aspiris maksimumigi diversecon de opinioj kaj vivstiloj, respekton al individuaj diferencoj kaj pensliberecon. Malgraŭ tio, ke ĝiaj aktivaĵoj estis tre limigitaj, la partio estis centro de polemiko ekde ĝia kreo pro la proponoj de ĝia programo koncerne seksecon, kiuj inkluzivis inter aliaj rimedoj progresivan reduktadon de la aĝo de konsento. Selektita biografio
Paul GAUGUIN (naskiĝis la 7an de junio 1848 en Parizo; mortis la 9an de majo 1903 en Atuono, Markizinsuloj) estis franca pentristo post-impresionisma. Ĉefa reprezentanto de la skolo de Pont-Aven kaj inspiranto de la Nabisoj, lia verko estas vaste konsiderata kiel tiu de grava franca pentristo de la 19a jarcento. Liaj eksperimentoj pri la koloro kaj la tuto de lia verkaro influegis la evoluon de la pentrarto, ĉefe la faŭvismon, pentrarta movado disvolviĝinta de 1898 ĝis 1908. En 1891, ruinigita kaj malsana, Gauguin fornavigis Polinezion kaj ekloĝis en Tahitio, provante fuĝi el la eŭropa civilizacio kaj el ĉio artefarita kaj konvencia. En Papeete retiriĝis en kabano kun mestiza knabino proksimume 13- aŭ 14-jara. En 1893 li denove forvojaĝis Parizon, sed konstatinte, ke iu ne agnoskas sian talenton li revenis Oceanion, kie li faris siajn plej konatajn pentraĵojn. Lia defendo de la aborigenoj fronte al la kolonia ekspluatado konfrontis lin al la aŭtoritatoj de Tahitio. Poste li iris Atuonon, kie li enfermiĝis en kabano kun alia knabino. Historiaj eventoj (januaro)
Farendaĵoj
Jen taskoj kiujn vi faru:
Kategorioj
Kategorio Pedofilio havas jenajn subkategoriojn:
Ĉefaj artikoloj
Pedofilio en...
Aliaj portaloj
|