Portalo:Slovakio/Rekomendita artikolo/52

Lignaj preĝejetoj estas brilaĵoj de la slovaka popola arkitekturo. Ili troviĝas plejparte nordoriente de Slovakio kaj plejparte ili devenas el la 17-a kaj la 18-a jarcentoj. Ilia apartaĵo estas, ke ili estas konstruitaj eksplicite el ligno kaj dum ilia konstruado povis esti uzita eĉ ne unu klingo. Ili karakterizas sin pro origineco kaj per unika teknika-artista solvo.

Fundamenta konstruo de la preĝejetoj estas fostodoma. Krom ortangulaj konstruoj eblas trovi ankaŭ poligonajn konstruajn formojn. Multaj el ili estas tripartaj, kio karakterizas Sanktan Triunuon. Tiu ĉi simbolo estadas emfazita ankaŭ per triopo direkte al okcidento de plialtiĝantaj turoj. Ŝinda tegmento portas ankaŭ markojn de popola arkitekturo en aspekto ĉarpentisto-lignogravuraĵaj geometriaj ornamaĵoj. Per maniero de metado de la ŝindoj, kestigaj tabuloj kaj ornamaĵoj estadas ankaŭ validigitaj diversmanieraj modeloj. En dekoraĵelementoj estis uzataj ankaŭ metalaj objektoj. Atentemon meritas ferkrucoj.

Fundamenta parto de la lignaj temploj estas ikonostazo (el la greka eikon = bildo kaj stasis = konstruaĵo), kio estas propre ligna muro kun bildoj apartiganta altaron de la cetera parto de la templo. Ikonoj estas lokigitaj en preciza vico, ilia nombro kaj kompozicio estas anticipe donita. El artista vidpunkto la ikonostaso kunigas en si arkitekturon, pentraĵon kaj ornamaĵan lignogravuraĵon. La interno de la preĝejo estadas fte ornamita per surmuraj kaj surplafonaj pentraĵoj. Temoj de la pentraĵoj devenas el Malnova kaj Nova testamentoj kaj pentristoj tiel per simplaj karakteremaj rimedoj konigis la popolon kun ties enhavo.