Portativo
La Portativo (lat. portare „porti“) apartenas krom la rigalo al la plej malgrandaj (fajfilaj)orgenoj.
Konstrumaniero, sono kaj ludmaniero
redaktiKontraŭe al rigalo, kiu tenas lamenfajfilojn, la portativo estas nure ekipita per labiofajfiloj. Je multaj portativoj la fajfiloj estas fabrikitaj laŭ fiksmezuro, kio signifas, ke ĉiuj fajftuboj havas la saman diametron, pro kiu ilia sono ŝanĝiĝas laŭlonge de la tonamplekso.
De ĉiuj pli grandaj (fajf-)orgentipo inkluzive la pozitivo la portativo distingiĝas pro la malpli granda tonamplekso, kiu preskaŭ ne superas du oktavojn, kaj la manko de registrebleco, tio signifas, krei per tirado, maltirado kaj kombinado de diferencaj fajfilvicoj diferencajn sonkolorojn. Parte la portativoj havas aldonajn bordunfajfilojn, kiuj estas unuope alŝalteblaj kaj sonas pli malaltaj ol la melodifajfiloj kaj pro spacokaŭzoj tial estas produktitaj kiel fermitaj fajfiloj.
Decida diferenco al ĉiuj aliaj orgentipo inkluzive la rigalo ankaŭ estas la pozicio de la klavaro rilate al ludanto. La instrumentisto starigas la portativon sur sian sinon aŭ starante li portas ĝin ĉe rimeno trans sia ŝultro. Li traktas la klavaron nure kun sia dekstra mano, dum kiam li movas per la maldekstra mano la balgojn, kiuj alkondukas venton al la fajfiloj. La ludanto tiel sidas kompare kun aliaj orgentipoj ne rekte antaŭ la klavaro, sed en rekta angulo kun ĝi.
La ekstera aspekto de la portativo ĉiam estas nesimetria. La fajfiloj estas ordigitaj laŭ la sinsekvo de la kromata gamo kaj staras en kiel eble plej mallonga distanco al la respektiva klavo de la klavaro sur la ventokesto. La ludmekaniko do estas plej simple konstruita: malgrandaj stiftoj sub la klavaro, la t.n. pikiloj, efikas rekte sur la ludvalvojn sub la fajfiloj.
Historia enordigado
redaktiLa portativo estas historia muzikilo, kiu havis ĝian florepokon en la mezepoko kaj en la renesanco. En la baroko ĝi estis forpuŝata el la muzika praktikado. Kvankam la portativo sur multaj verkoj de la pentra kaj bildiga arto estas portretita kiel muzikilo ludata de anĝeloj, ĝi estis fakte ne uzata en la sakrala muziko. La plej multaj portativistoj estis migrantaj muzikistoj.
Ekde la reenkonduko de la klasika ventkestosistemo kaj la mekanika registroŝablono en la 1930-aj jaroj la portativo denove estas konstruata kiel submajstraĵo de orgenkonstruistoj, kiuj je tiu ĉi malgranda kaj, kompare al la granda orgeno, multe pli malmultekoste produktebla instrumento povas pruvi ĉiujn gravajn metiajn kapablojn de orgenkonstruisto.
Kiel moderna variaĵo de la portativo ekzistas ekde 2002 tonalto-alĝustigebla portativo, kiu tenas agordilon por ĉiu unuopa fajfilo. ĝi estas utiligata precipe en la muzika instruo kaj utilas je la lernado de pura entonigo samkiel la kompreno de historiaj agordosistemoj.
Fonto
redaktiGermanlingva Vikipedio
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Hans Hickmann: Das Portativ. Ein Beitrag zur Geschichte der Kleinorgel. Bärenreiter, Kassel 1972, ISBN 3-7618-0400-8 (Repr. d. Ausg. Kassel 1936)
Eksteraj ligiloj
redakti- La moderna portativo
- Muziko el mezepoko kaj renesanco[rompita ligilo]