Portisto estas homo, kiu metie portas valizojn (kofrojn...) aŭ pakas pakaĵojn. Nuntempe li portas ĉefe dum mallonga vojo, ĉefe en fervojaj stacioj kaj flughavenoj, hoteloj (tie eĉ nomata kiel pakaĵisto). Plej ofte portistoj povas uzi specialajn portilojn, nome puŝĉaro, kiu konsistas el du radoj (foje kvar) kaj du puŝiloj, krom la loko por enmeti aŭ surmeti la transportotan valizon.

La valizoj de ekspedicioj estas ofte portataj per lokaj loĝantoj (kulioj en sudorienta Azio, ŝerpoj en Himalajo). Tradicia kaj arketipa estas la tipa bildo de ekspedicioj en Afriko kun lokanoj transportantaj la pakaĵojn surkape.

Pli aparta estus la sama metio, sed uzante transportantajn bestojn, kiel azenoj, ĉevaloj, muloj, kameloj, ktp.