Porto-Alegro

urbo en Brazilo
(Alidirektita el Porto Alegre)

Porto-Alegro, portugallingve Porto Alegre ("Ĝoja Haveno" aŭ "Gaja Haveno"), /poRtŭa'legri/, laŭ Internacia Fonetika Alfabeto: /ˌpoɾ.twaˈlɛ.gɾɪ/, /ˌpoh.twaˈlɛ.gɾɪ/ aŭ /ˌpor.twaˈlɛ.gɾɪ/, estas ĉefurbo de ŝtato (aŭ federaciero) Suda Rio-Grando. Ĝi situas apud 5 riveroj, ĉefe la rivero (vere lago) Guaíba. Tie okazis la unuaj Sociaj Forumoj. Ĝi estis fondita en 1752 de 60 geedzaj paroj el la Acoraj insuloj. Ĝi kreskis rapide pro la haveno kaj pro la enmigrado de eŭropanoj dum la 19-a jarcento. La urbo famiĝis tutmonde pro politikaj aferoj, kiel la Partoprenema Buĝeto kaj la Monda Socia Forumo.

Urbo Porto-Alegro
Fotomontaĵo

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • ĉefurbo • havenurbo • urbego
Datreveno 26-a de marto
Fondiĝo 1772
Nomo de la loĝanto porto-alegrense
Moto "Leal e Valorosa Cidade de Porto Alegre"
Urbestr(in)o José Fogaça (Partio de la Brazila Demokrata Movado) ĝis 2012
Situo
Situo de Porto-Alegro
Situo de Porto-Alegro
Subŝtato Suda Rio-Grando
Mezoregiono Metropolitana de Porto Alegre
Mikroregiono Porto Alegre
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 496,83 km²
Loĝantaro 1.436.123 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 2.878,70 loĝ./km²
Alteco 10 metroj
Klimato subtropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,865 2000 [2]
MEP R$ 37.816.002.000 (7) - 2009 [3]
MEP per capita R$ 26.330,00 2009 [4]
vdr

Geografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Porto Alegre.

Lago Guaíba, ankaŭ nomita Rio Guaíba, estas akvokorpo en la metropola regiono Porto Alegre, lima al la urboj Porto Alegre, Eldorado do Sul, Guaíba, Barra do Ribeiro kaj Viamão.

Urbopartoj redakti

Historio redakti

Vidindaĵoj redakti

Arta Muzeo de Suda Rio-Grando, Kulturdomo Mario Quintana, Usina do Gasômetro, CTG (Gauĉa Tradicia Centro), Memorigejo de la Monda Socia Forumo kaj Parko Farroupilha.

Servoj redakti

Transporto redakti

La Porto Alegre Metroo estas metrosistemo, funkciigita fare de la brazila federacia registaro tra la firmao Trensurb (Empresa de Trens Urbanos de Porto Alegre SA). Ĝi havas 22 staciojn, nombrante 43.4 km longa, transportante ĉirkaŭ 228 000 uzantojn ĉiutage. Laŭ la direktoro-prezidanto de Trensurb, Humberto Kasper, la komunumo Canoas reprezentas 60% de uzantoj de ĉi tiu tipo de transporto.

Konataj urbanoj redakti

Esperanto en Porto Alegre redakti

Fruaj tempoj redakti

Eble la unua esperantisto en Porto Alegre estis Stefan Nicolau Michalski, anarkiisto, aŭ Francisko Valdomiro Lorenz, kiu tie alvenis en 1894.

En “Clube Comercial de Porto Alegre” okazis kunveno, la 2-an de septembro 1906, kiu rezultigis, dank’al iniciato de Christiano Kraemer, la fondon de Esperanto-Societo Sud-Riogranda. Ĝi estis la unua gaŭĉa Esperanta Grupo, kun 122 membroj. La unua estraro estis organizita tiele:

Honoraj Prezidantoj: D-ro L. L. Zamenhof kaj Louis de Beaufront; Prezidanto: S-ro Christiano Kraemer; Vicprezidanto: D-ro Joaquim A. Ribeiro; 1-a Sekretario: S-ro Reinaldo F. Geyer; 2-a Sekretario: S-ro Helmuth Pohlmann; Kasisto: S-ro Ilídio Augusto.

Esperanto-Societo Sud-Riogranda ricevis de Zamenhof kaj de Beaufront poŝtkartojn kun la jenaj tekstoj:

Varsovio, 28-06-1906.
Karaj Sinjoroj!
Al Esperanto-Societo Sud-Riogranda mi sendas koran saluton kaj deziron de plej bonaj sukcesoj.
Via Zamenhof
P.S. La titolon de Honora Prezidanto afable donacata al mi de via societo, mi akceptas kun kora danko.

---

Louviers, 20-10-1906.
Karaj Sinjoroj!
Mi tutkore dankas la Esperantan Societon Sud-Riograndan pro la honoro kiun ĝi faris al mi kaj volonte akceptas la titolon Honora Prezidanto de tiu ĉi nova familio esperantista. Ĝi brilege sukcesu kaj konstante pligrandiĝu en la belega Tero de Brazilujo, kiun mi vizitis antaŭ multaj jaroj! Kun amikeca saluto por via societo kaj vi mem.
Kore via
L.L. Beaufront

Tiutempe, la Militministro aprobis la funkciadon de Esperanto-kursoj en Militlernejo de Rio de Janeiro kaj Militlernejo de Porto Alegre.

Post Unua Mondmilito redakti

En 1923, post prelego de inĝeniero kaj universitata profesoro Everaldo Backheuser ĉe “Sociedade Leopoldina”, en Porto Alegre, Christiano Kraemer, kiu regadis Esperanton, profitis la entuziasmon rezulte de la prelego kaj invitis interesatojn lerni Esperanton.

Okaze de kunveno en la domo de Everaldo Backheuser, ĉe Strato “Duque de Caxias”, 223, estis fondita “Grêmio Esperantista”, kies sidejo luprenis ĉambron ĉe Strato “7 de Setembro”, preskaŭ fronte al bankaĝentejo de “Banco da Província”. En la komenco “Grêmio Esperantista” estis tre aktiva, realigante kursojn kaj diskonigante la Lingvon en la gazetaro. La unua prezidanto de tiu esperanta societo estis Marŝalo Rafael de Azambuja, direktoro de la Militlernejo de Porto Alegre kaj estis ĝiaj membroj Generalo Feliciano Ignácio Domingues kaj Inĝeniero Viterbo de Carvalho, direktoro de telefonkompanio “Companhia Telefônica”, kiu skribis kaj publikigis en 1932, eldonita de “Livraria do Globo”, gramatikon kaj metodon nomatan “Esperanta Lernolibro”, sub la pseudonimo Kverko. La societo bone funkciis; la kunvenoj estis interesaj; oni praktikadis la Lingvon. Bedaŭrinde Christiano Kraemer forpasis, kaj la entuziasmo ekmalvarmiĝis. Dum iom da tempo la kunvenoj ankoraŭ okazis en la domo de Viterbo de Carvalho sed baldaŭ ĉesis definitive kaj la malgranda grupo de esperantistoj disiĝis.

La 6-an de oktobro 1927, kunvenintaj en “Club Caixeral”, gviditaj de la dentisto kaj reĝisoro Benjamin Camozato kaj de inĝeniero Viterbo de Carvalho, oni fondis “Sud-Brazila Esperantistigilo”.

Viterbo de Carvalho dum iom da tempo instruis Esperanton per la “Belsona Metodo” (ilustrita metodo preparita de D-ro Benson). Poste, Viterbo preparis kaj “Livraria do Globo” eldonis “Lernolibro de Esperanto”, kiu gramatike estis bona, sed tre difektita de diversaj litertipaj mankplenoj. Generalo Feliciano Ignácio Domingos, Ary Zamora kaj Benjamin Camozato instruis Esperanton en ĉi tiu societo kaj partoprenis en ĝi la svisa samideano Albert Sieber.

Sud-Brazila Esperantistigilo ne longe vivis, pro la translokiĝo de Viterbo de Carvalho al Rio de Janeiro kaj la disiĝo de aliaj altvaloraj asocianoj; la kunvenoj perdis la fortikecon kaj la societo ekdormis. Tamen, dum longa tempo, la plataĵeto, ornamita per la nomo Sud-Brazila Esperantistigilo, fronte al etaĝdomo numero 1431 de la strato Andradas kaj kune kun la plataĵeto de dentisto, kiu signaligis la konsultejon de D-ro Benjamin Camozato, ĝi vokis la atenton pro la strangaj ofte malbone prononcataj vortoj fare de kiuj klopodis legi la skribaĵon.

Post Dua Mondmilito redakti

En la 2-a de aprilo 1945, iniciate de Paulo Menezes kaj Lúcio P. do Amaral Vieira, estis fondita “Esperantista Societo de Porto Alegre” (ESPA). Paulo Menezes kunvokis kunsidon celante la fondon de Societo kaj organizo de Kurso de Esperanto. Li sukcesis publikigi pere de “Vecchi Editor”, en 1938, sian libronEsperanto”, kiu bedaŭrinde prezentis mankon de revizio. Tiu metodo estis parte kopiita de “L’Esperanto en dix Leçons”, de Th. Cart, kiun Paulo Menezes volis esti adoptita de ESPA. Ĉar la metodo ne estis adoptita, li forlasis la societon kaj la kurso ne efektiviĝis. ESPA apenaŭ naskiĝis kaj jam spertis krizon. Poste, Boris Celso Eston kaj Mário Prestinari, el Livramento, vizitis, en Porto Alegre, Ary Zamora-n por ke ili kune reorganizus ESPA-n. Kiel unuan agadon ili promociis Esperanto-kurson en “Sociedade Espírita Allan Kardec”, la instruisto estis Ary Zamora kaj partoprenis en ĝi Aloys Furtenbach, Lysipo José Rodrigues, José Martins kaj Jônatas Jacinto. La unua estraro de ESPA estis:

Prezidanto: Ary Zamora; Vicprezidanto: Albert Sieber; 1-a Sekretario: Boris Eston; 2-a Sekretario: Lysipo José Rodrigues; 1-a Kasisto: Aloys Furtenbach; 2-a Kasisto: José Martins.

La kunsidoj de ESPA, komence (1945), okazis en la hejmo de Ary Zamora ĉe Strato São Carlos, 1192. En aŭgusto 1947 ili ekfunciis en ĉambro pruntita de “Casa do Estudante”, Strato Riachuelo, 1355, preskaŭ stratangulo kun Avenuo Borges de Medeiros. Al la komencanta grupo poste integriĝis la lernantoj Ivo Sanguinetti kaj Rubens Xavier, la unua, de 1948 ĝis 1953, skribis esperantan sekcion en la revuo “Idade Nova”, kaj la dua, ekde 1947, respondecis pri ĉiutaga Esperanto-kurso en la katolika “Jornal do Dia”.

ESPA-n komencis frekventi: Kolonelo Wanderley Francisco Gonçalves, erudicia instruisto de “Escola Preparatória de Cadetes”. Poligloto kaj jam reganto de Esperanto, kiun ne nur paroladis flue sed skribis elegante kaj perfekte, fariĝinte instruisto en pluraj kursoj organizitaj de ESPA; Kapitano Kuracisto D-ro José Correa de Barros, D-ro Tylli Torelli, Benjamin Camozato (kiu unue disvastigis Esperanton en Santa Catarina kaj Rio Grande do Sul); studento Alberto Flores kaj multnombraj aliĝintoj kiam kursoj realiĝis kaj kaptis novajn adeptojn al la Internacia Lingvo.

Iniciate de junulino, Clecy Zamora, eldoniĝis la bulteno “Suda Stelo”, multoblige preparita kun la helpo de Alberto Flores kaj de aliaj esperantistoj, ĝia responda redaktoro estis profesoro Celso Boris Eston. La unua numero aperis la 14-an de julio 1947. Estis eldonitaj 12 numeroj, sed pro diversaj malfacilaĵoj la publikado ĉesis kiam la bulteno unujariĝis. Ĝi estis pionira bulteno, la unua eldonita portugale kaj Esperante, en ĝiaj paĝoj aperis tekstoj verkitaj de Kolonelo Wanderley Gonçalves, Ary Zamora, Benjamin Camozato, Alberto Flores, Aloys Furtenbach, pastro José Nogueira Machado SJ, pastro F. Barros Leal, Francisco Valdomiro Lorenz, José Terra kaj Ivo Sanguinetti.

En la revuoO Echo”, eldonita de la Lernejo Anchieta, pastro Machado publikigis, daŭre, kurson de Esperanto (1947), kaj poste (1949) komencis eldoni artikolojn favorajn al Esperanto, verkitaj de studento Alberto Flores.

Ivo Sanguinetti ekde 1948, kaj dum pli ol 5 jaroj, redaktis sekcion pri disvastigo de Esperanto en la revuo “Idade Nova” kaj en la ĵurnaloTradição”, kie li prezentis bonan kulturan verkon.

Pro la laboro de esperantistoj urbo Porto Alegre gajnis straton kun la nomo “Zamenhof” (peto de D-ro Camozato al urbestro Alberto Bins), kaj placo nomata “Praça Esperanto” en la kvartalo “Partenon” (peto de la studento Alberto Flores kaj de urbokonsilantoj amikoj de Esperanto). Dank’al tiu sama influo, Esperantista Societo de Porto Alegre estis deklarita kiel de “Publika Utileco” laŭ Municipa Leĝo n-ro 483, je la 13-a de novembro 1950.

En 1947 estis kreita, en la studenta gremio de la Lernejo Júlio de Castilhos, la Departemento de Esperanto, kiu elstare agadis en la studenta medio. La lernantoj Rubens Xavier kaj Ivo Sanguinetti partoprenis en la kreado de tiu departemento. Tiuokaze, kune kun Paixão Cortes, samklasano, ili fondis la “Departementon pri Gaŭĉaj Tradicioj”, kiu laŭ oni scias respondecas pri la apero de “35-CTG”, pionira tradicia Centro, kiu elaĉetis el la pasinteco la kulturajn valorojn de la subŝtato.

En la fino de januaro 1950 Francisko Valdomiro Lorenz transloĝiĝis al Porto-Alegro.

1960-aj kaj 1970-aj jaroj redakti

En 1961 okazis en la urbo la 17-a Brazila Kongreso de Esperanto. En 1966, sub la gvido de la ESPA-prezidanto, Ernani Dias Correa, estis efektivigita kampanjo por aĉeto de propra sidejo, en la urbocentro. D-ro Ernani Dias Correa, ofte pro manko de kandidatoj, estis la prezidanto de ESPA dum pli ol 10 jaroj.

De la 2-a ĝis la 11-a de oktobro 1978 estis prezentita en la Ĉambro de la Deputitoj la Unua Monda Ekspozicio de Infandesegnaĵoj, artkolekto kiu arigis desegnaĵojn kaj pentraĵojn faritajn de infanoj tri kaj okjaraĝaj venintaj el proksimume 50 landoj. La verkoj estis ricevitaj dank’al delegita reto de UEA kiu ebligis la interkomunikiĝon per la uzado de Esperanto. Ĉi tiu ekspozicio estis ankaŭ prezentita en aliaj urboj, inter kiuj Santa Maria (subteno de Federacia Universitato); Rio Grande; Curitiba kaj Marília (dum Internacia Scienca Simpozio).

En septembro 1979 reaperas la bulteno “Suda Stelo”, malgranda kaj presita per serigrafio. Ekde la 13-a numero apartenanta al Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA), sub la respondeco de Ivo Sanguinetti. Ĝi komencos esti presita per komputilo en oktobro 1996, seninterrompe, kun la nomo “Ĝaŭĉa Stelo”.

Fino de 20-a jarcento redakti

La 1-a Sud-Brazila Renkontiĝo de Esperanto okazis en 1980, en Porto Alegre. Iniciate de Dorval P. da Silva, prezidanto de Spiritisma Societo Allan Kardec, estis fondita en la 15-a de novembro 1980, ĉe tiu societo, la Departemento de Esperanto (DESEAK), en kio ESPA kaj GEA ĉiam trovis grandan kunlaboron.

Post la fondo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio en 1982, kiam Ivo Sanguinetti fariĝis prezidanto de GEA kaj samtempe de ESPA, la kunsidoj komencis okazi en la sama sidejo: Strato Andradas, 1137. Dum pli ol dek jaroj estis bonaj la rilatoj kaj kunlaboroj inter la du organizaĵoj. En Aprilo 1989 la prezidanto de ESPA, D-ro Sólon F. Sant’Anna, renovigis la permeson de GEA uzi la saman sidejon.

Dank’al DESEAK, pere de ĝia direktoro Dorval P. da Silva, estis perfekta integriĝo kaj GEA komencis uzi la 3-an etaĝon de la konstruaĵo ĉe la Strato Fernando Machado, 883, ĉiusabate. Tiu situacio daŭris ĝis junio 1997, kiam estis inaŭgurita la nova sidejo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA) en la Strato Andradas, 1251, 10-a etaĝo.

Oni ne scias la kialon, kiu devigis ESPA fermi sian propran sidejon kaj fini siajn aktivecojn, oni diras, ke la ĉambro de ESPA estis ludonata al privata firmao kaj ke ĝiaj biblioteko kaj arkivo estas en netaŭga loko.

En 1982 okazis la forpaso de Ernani Dias Correa, unu el la plej elstaraj esperantistoj de Gaŭĉa E-Movado, prezidanto de ESPA dum pli ol unu jardeko, estante ankoraŭ ĝia Honora Prezidanto. La 16-an de majo 1983 la urbestro de la urbo Lajeado, Erni Petry, dank’al influo de la esperantisto D-ro Lenio Marobin, donis la nomon Esperanto al grava promenejo de la urbo. En decembro 1985 forpasis en Porto Alegre D-ro Modesto Belmonte de Abreu, elstara gaŭĉa esperantisto. La 23-an de marto 1987, okaze de la “Semajno de Sankta Maria” estis inaŭgurita la Strato Esperanto. La 13-an de septembro 1997 estis inaŭgurita la biblioteko de GEA, kiu ricevis la nomon “Ary Zamora”, omaĝe al tiu karmemora esperantisto forpasinta en 1988.

De la 29-a ĝis la 30-a de aprilo 1995 okazis samtempe la 1-a E-Renkontiĝo de Porto Alegre, la 9-a Sud-Brazila Esperanto-Renkontiĝo kaj memoriga festo de la 50-a datreveno de la fondo de ESPA kaj la 20-a de DESEAK.

De la 27-a ĝis la 28-a de aprilo 1996 okazis la 9-a Esperanto-Renkontiĝo de Porto Alegre.

Elstaraj Esperantistoj de Porto Alegre redakti

Porto-Alegro estas naskiĝurbo de Symilde Schenk Ledon.

Porto Alegre kaj el Guaíba je junio 2013

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 12 de oktobro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 12 de oktobro 2009.
  3. Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 12 de oktobro 2009.
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj IBGE_PIB_2006; $2

Eksteraj ligiloj redakti