Porto-Novo

(Alidirektita el Porto Novo)

Porto-Novo (aŭ Porto Novo) estas la ĉefurbo de la okcidentafrika lando Benino. La urbo estas sidejo de la parlamento kaj de kelkaj ministerioj, dum la aliaj, plimulte da ili, troviĝas en urbo Kotonuo (france Cotonou). Krome Porto-Novo estas la administra centro de la ŝtata departemento Ouémé.

Porto-Novo
urbo • komunumo de Benino
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 264 320  (2013) [+]
Loĝdenso 5 083 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 29′ N, 2° 37′ O (mapo)6.48333333333332.6166666666667Koordinatoj: 6° 29′ N, 2° 37′ O (mapo) [+]
Alto 38 m [+]
Areo 52 km² (5 200 ha) [+]
Porto-Novo (Benino)
Porto-Novo (Benino)
DEC
Porto-Novo
Porto-Novo
Situo de Porto-Novo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Porto-Novo [+]
vdr
Porto-Novo en la departemento Ouémé de Benino

Geografio redakti

Porto-Novo estas havena urbo borde de la laguno de Porto-Novo, kiu estas flanka parto de la Golfo de Gvineo. En 2013 la urbo havis 264 320 loĝantojn, kio igas ĝin la dua plej loĝata urbo de Benino, kvankam ekonomie malpli grava ol la urbo de la registara sidejo, Kotonuo. La geografiaj koordinatoj estas 6° 29' 0" norde kaj 2° 37' 0" oriente.

Historio redakti

Ĝis la 17-a jarcento la urbo nomiĝis Ajatche kaj estis la ĉefurbo de la reĝlando Aja. Sian nunan nomon (en Esperanto "haveno nova") ĝi ricevis dum la 17-a jarcento de portugalaj maristoj, kiuj sklavigis afrikanojn kaj de ĉi-tie ŝipe sendigis ilin al Norda Ameriko.

Dum la jaro 1863 la reĝlando akceptis la "protekton" de la franca armeo, por bari la antaŭeniron de la brita armeo. La najbara reĝlando Dahomey tamen malaprezis la sekvan ĉeeston de francaj soldatoj en Aja, kaj komenciĝis milito inter la du regnoj. Dum la jaro 1883 la Franca Mararmeo okupis Porto-Novon kaj la urbo iĝis parto de la franca kolonio Dahomey. Dum 1900 la urbo iĝis la ĉefurbo de Dahomey, la hodiaŭa Benino.

Ekonomio redakti

La urbo estas la centro de agrikultura regiono, kies ĉefaj produktoj estas palmoleo kaj kotono, kaj kiu krome eksportas kapokon.

Kulturo kaj eduko redakti

 
Butiko en Centro Songhai. Fotis Mireille Grosjean

La École du Patrimoine Africain, instituto pri la konservo de la kultura heredaĵo de Afriko, aktivas en 26 landoj de la kontinento sude de la Saharo, en kiuj la ĉefa lingvo estas la franca, hispana kaj portugala.

En Porto Novo situas lertigejo por kamparanoj, kies nomo estas Centro Songhai, laŭ la nomo de la vastega imperio, kiu ekzistis en tiu regiono antaŭ la alveno de blankuloj. En Songhai oni bredas porkojn, fiŝojn, kokinojn. Oni kreskigas legomojn, cerealojn, fruktoarbojn. En la Centro oni produktas konfitaĵojn, fruktosukojn, sapojn, ktp. La uzantoj de la centro manĝas el la produktoj de la centro. La urbanoj povas veni aĉeti varojn en la butiko de la centro.

En la Centro staras granda domo, en kiu oni recikligas plaston.

La studentoj de Centro Songhai venas el diversaj franclingvaj afrikaj landoj.

Esperanto en Porto-Novo redakti

 
La Esperanto Arbo en Centro Songhai. Fotis en 2012 Mireille Grosjean

En 2007 ILEI organizis en Porto Novo en Centro Songhai seminarion por lertigi instruistojn. En somero 2008 okazis en Porto Novo en Centro Songhai tutmonda konferenco de ILEI, la Ligo de instruistoj de Esperanto. Partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el 4 kontinentoj, du trionoj estis afrikanoj el 5 landoj. Okazis sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA. En Centro Songhai staras arbo plantita dum la Konferenco en 2008 kun ZEO-ŝildo "ARBRE DE L'ESPERANTO".

Eksteraj ligiloj redakti