Portorož (itale: Portorose, "haveno de la rozoj") estas marborda loko en Slovenio, la slovena marbordo estas parto de Istrio. Ĝi estas unu el la plej turismaj lokoj de Slovenio. Portorož apartenas al la komunumo Piran kaj havas 3000 loĝantojn. Portorož havas kazinon, jakthavenon kaj plurajn sportfaciligojn. En Sečovlje, 6 kilometroj de Portorož estas malgranda internacia flughaveno Portorož (IATA: POW, ICAO: LJPZ).

Portorož
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 6320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 866  (2020) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 31′ N, 13° 35′ O (mapo)45.51416666666713.590833333333Koordinatoj: 45° 31′ N, 13° 35′ O (mapo) [+]
Alto 312 m [+]
Areo 297 km² (29 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Portorož (Slovenio)
Portorož (Slovenio)
DEC
Portorož
Portorož
Situo de Portorož

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Portorož [+]
vdr

La flughaveno estas la tria plej granda en Slovenio kaj situas nur kelkcentoj da metroj de Kroatio. Krom por Portorož la flughaveno ankaŭ estas uzata por turistoj kiuj volas iri al Piran, Izola, Koper, aŭ al la kroata Umag. Ĝi estas la hejma haveno de la aviada kompanio Solinair.

Portorož portas la kromnomon "rozurbo".

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti