Portugallingva vortprovizo

Portugallingva vortprovizo, oni kredas, havas ĉirkaŭ 250.000 vortoj, plej parto el ĝi (ĉ. 80%) rekte devenas el la latina kaj el la greka (ĉ. 17%), nur 2-3% devenas el aliaj lingvoj, ĉefe el la araba kaj modernaj lingvoj, kiel la franca aŭ la angla.

Greka-Latinida vortprovizo redakti

Estas du tipoj de grek-latinidaj vortoj en portugala lingvo: heredaj kaj pruntprenitaj.

Hereda vortprovizo estas la baza vortprovizo de la lingvo, kiu rekte devenas el la vulgara latina per natura evoluo. Oni nomas la lingva evolua mekanismo laŭ la fonetiko "metaplasmoj", tiuj metaplasmoj okazis per aldono, elizio, transporto kaj transformigo.

Pruntprenitaj vortoj estas tiuj kiujn oni prenis el la klasika latina kaj greka post la historia apero de la portugala kiel aŭtonoma lingvo pere religio aŭ scienco. Se tiu pruntpreno okazis jam en mezepoko, tiuj vortoj evoluis, kiel okazis kun sufikso: -tate > -dade, kaj oni ne sentas ilin fremdaj, sed se tiuj pruntoj okazis post la klasika erao de la portugala (15-a jarcento), tiuj vortoj ne plu evoluis, kvankam adaptiĝis al portugala prononco kaj ortografio.

Ne grek-latinidaj vortprovizo redakti

Ĝenerale, ne grek-latinidaj vortoj en portugala lingvo estas nomoj (substantivoj kaj adjektivoj), tre malofte adverbojverboj, kaj neniel "gramatikaj" vortoj (prepozicioj, konjunkcioj, pronomoj).

  • Ĝermandevenaj: La barbaruloj ( ĉefe vandaloj, svedoj kaj gotoj) kiuj invadis Iberion post la disfalo de Romia imperio, donis al la portugala vortojn rilatajn ĝenerale al milito: skerma > esgrima (skermo); helm > elmo (kasko); knifet > canivete (poŝtranĉilo); wirra > guerra (milito); trigua > trégua (armistico). Grava kontribuo estis de geografiaj punktoj: nort > norte (nordo), suld > sul (sudo), iste > leste (oriento), wiste > oeste (okcidento);
  • Arabdevenaj: araboj kaj maŭroj superregis Portugalion dum 600 jaroj, sekve, multe influis sur la portugala vortprovizo: aç-çuke > açougue (viandvendejo), aç-çaite > azeite (olivoleo), al-haz > alface (laktuko). El la araba oni havas en la portugala la interjekcio oxalá el wa iŝ Allah (volu Allah), la adverbo lá (ne, uzita nur kun la verbo saber, t. e., scii) kaj la pronomo fulano el hulani (iu ajn), tiu lasta la nura gramatika vorto ne grek-latina devena en la portugala.
  • Provencdevenaj: La Langue d'Ocprovenca lingvo influis la portugalan per sia literaturo en mezepoko: alegre (ĝoja), anel (ringo), jogral (jugralo), trovador (trobadoro).
  • Francdevenaj: La franca lingvo estas la moderna lingvo kiu plu influis sur la portugala, estas miloj de vortoj pruntprenitaj el la frança: abat-jour > abajur (lumŝirmilo), à la vonté > alavantu (laŭvole, nur en danco), ancestral > ancestral (praavo), buquet > buquê (bukedo), chôfer > chofer (stiristo), ktp.
  • Hispandevenaj: estas nur ĉirkaŭ 400 hispandevenaj vortoj en la portugala lingvo, plejparte pri hispana kulturo, tio okazas ĉar portugalparolantoj evitas miksigi la lingvojn: bolero > bolero (bolero), mantilla > mantilha (hispana virina vualo), pícaro > pícaro (pikaro, rolo de malnovaj hispana treatro).
  • Italdevenaj: plejparte, portugala lingvo prenis internaciajn italdevenajn vortojn pri arto kaj dekoracio: maestro > maestro (orĥestra mastro), piano > piano (piano), banquette > banquete (bankedo), lampione > lampião (lampiono), opera > ópera (opero), ktp.
  • Angladevenaj: angla lingvo ankaŭ tre influis kaj influas sur portugallingva vortprovizo, same kiel sur ĉiuj lingvoj nune: dollar > dólar (dolaro), bar > bar (trinkejo), club > clube (klubo), foot-ball > futebol (futbalo), reporter > repórter (raporta ĵurnalisto), ktp.
  • Amerikaj indiĝenaj vortoj: ĉefe en Brazilo,portugala lingvo prenis de indiĝenaj lingvoj vortojn por nomi plantoj kaj bestoj kiuj ne ekzistis en Eŭropo, kaj aferoj de indiĝenaj kulturoj: kaapi-wara > capivara (kapibaro), kaapi > capim (speco de agropiro), ktp.

Meĥanismoj de hereda vortprovizo redakti

Metaplasmoj per aldono redakti

  1. protezo: spiritu (lat.) > espírito (spirito);
  2. epentezo: humile (lat.) > humilde (humileco);
  3. svarabakto: blata (lat.) > barata (blato);
  4. paragoĝo: ante (lat.) > antes (antaŭ);

Metaplasmoj per elizio redakti

  1. aferezo: acume (lat.) > cume (supro);
  2. sinkopo: luna (lat.) > lua (luno);
  3. haplologio: bondadosu (lat.) > bondoso (bonkora);
  4. apokopo: mare (lat.) > mar (maro);
  5. crase: nudu (lat.) > nuu > nu (nuda);
  6. sinalefo: de + intro (lat.) > dentro (ene);

Metaplasmoj per transporto redakti

  1. metatezo: pro (lat.) > por (per, tra, pro);
  2. hipertezo: primariu (lat.) > primairo > primeiro (unua);
  3. hiperbibasmo: limite (lat.) > limite (limo);

Metaplasmoj per transformo redakti

  1. vokaligo: nocte > noite (nokto);
  2. konsonantigo: uita > vita > vida (vivo);
  3. pernazigo: nec > nem (eĉ ne);
  4. asimilo: persona > pessoa (persono);
  5. malasimilo: liliu > lírio (lilio);
  6. sonorigo: lupu > lobo (lupo);
  7. surpalatigo: pluvia > chuva (pluvo);
  8. fajfigo: belitia > baleza (beleco);
  9. diftongigo: do > dou (mi donas);
  10. maldiftongigo: auricula > orelha (orelo);
  11. metafonio: debita > dívida (debeto);