Portugaloj

(Alidirektita el Portugalo)

La Portugaloj (portugale Portugueses) estas latinida nacio, kies kreadon influis ankaŭ araboj, ĝermanoj kaj keltoj en direkto al plej frua pasinteco. La interkompreniĝa lingvo estas la portugala lingvo, dominas romkatolika kristanismo.

Portugaloj
loĝantaronacio
okcident-Eŭropanoj • Eŭropanoj • portugallingvio • loĝanto
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Konsisto redakti

En Portugalio vivas ĉirkaŭ 10 milionoj da portugaloj. Sed suman nombron de portugaloj estas malfacile precizi, ĉar granda parto de ili loĝas kiel elmigrintoj en diversaj landoj, kiel en Britio, Germanio, Svisio, Francio, Hispanio, Belgio, Andoro, Luksemburgo, Usono, Aŭstralio ktp. Krome ĉe granda parto de la idoj de tiuj, kiuj ekloĝis en la eksaj portugalaj kolonioj, ni povas apenaŭ paroli pri portugala nacieco; ekzemple en Brazilo, kiu havas 184 milionojn da loĝantoj, estas nombro de personoj de portugala deveno (ĉirkaŭ 100 milionoj) pri kiuj oni ne povas paroli ke ili estas portugaloj, escepte en historia senco. Same okazus pri blankula aŭ mestiza loĝantaro en ekskolonioj kiaj Kaboverdo, Angolo, Mozambiko ktp. Inverse granda parto de la nuna portugala loĝantaro estas devena el tiuj ekskolonioj kaj multaj centoj da miloj el ili estas integritaj en la aktuala portugala socio iamaniere. En Portugalio la fenomeno de rasa miksado okazis pli nature ol en aliaj koloniismaj landoj eŭropaj, ĉar de la komenco portugaloj tute nature miksiĝis kaj geedziĝis kun individuoj devanaj el ekskolonioj.

Historio redakti

Se oni komparas portugalojn kun la plej proksima nacio nome hispanoj oni povus diri, ke ĝenerale estas pli konstatebla tiu rasa miksado kaj eble pli malalta mezaveraĝa alteco, ĉu pro miksado kun antaŭromiaj keltoj ĉu kun berberoj dum la islama epoko. Se oni komparas kun pli parenca popolo nome galegoj oni povus diri, ke ambaŭ popoloj parolas saman lingvon en du diversaj dialektoj, el kiu lingvo eble aliaj dialektoj estus la brazila, la kaboverda kaj la sudafrika portugala; tiu lingva identeco krom la historia najbareco permesas pli amikajn rilatojn, dum la konstantaj militoj inter Kastilio kaj Portugalio dum la fino de la 15a jarcento, 17a kaj 18a jarcentoj semis en la landlimaj regionoj senton de ŝtata malamikeco sub la ĝenerala popola amikeco kaj ofta miksa geedzado.

El historia vidpuknto oni povas diri, ke portugaloj estas popolo devena el galegoj, kiam tiuj komencis konkeri teritoriojn ĝis tiam de islamanoj sude de la rivero Minjo.

Karakteroj redakti

Oni markas foje kiel esenco de la portugaloj la emon navigi, elmigri kaj instaliĝi en fremdaj teroj. De tie la pli romantisma sento konata kiel "saudades" en portugala kaj en Esperanto saŭdado, iom kiel nostalgio sed pli melankolia.

Konataj portugaloj redakti

La plej konata portugala marveturigisto estis Fernão de Magalhães, kiu ĉirkaŭnavigaciis la tutan mondon kaj kiel la unua la sudan angulon de Ameriko. La plej konataj verkistoj kaj poetoj estas Luís de Camões inter klasikuloj kaj Fernando PessoaJosé Saramago inter tiuj de la 20a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti