Posedo (latine possessiō) en posedjuro signifas faktan uzipovon de persono super havaĵo. Ĝi estas distingata de proprieto (latine dominium), kiu signifas la juran realan rajton posedi aŭ asigni posedon. La nuna distingo inter posedo kaj proprieto venas de la doktrino de romia juro, kaj ne estis farata en pli fruaj socioj.

Por ke posedo ekzistu, devas ekzisti la havaĵo mem, kaj ankaŭ la posedintenco. Iuj juraj sistemoj distingas inter memposeda intenco (animus rem sibi habendi), t.e. intenco havi la havaĵon kiel propran kaj trakti ĝin kvazaŭ ĝi estas proprietaĵo, kaj situacioj, kie la uzanto agnoskas, ke la havaĵo apartenas propriete al aliulo, kiel ĉe pera posedrilatonura teno. Oni ĉiam devas antaŭsupozi, ke posedo estas honestintenca.

En konversacia lingvaĵo oni ofte uzas "posedo" kiel sinonimon de "proprieto", kvankam en faka lingvaĵo oni konsideras tiun uzon malĝusta.

Historio redakti

Posedo estas koncepto el eŭropa posedjuro, deveninta el romia juro. Tio distingis inter civiljura posedo (possessio civilis) havata pro jura akiro (iusta causa) kaj natura posedo (possessio naturalis), por kiu sufiĉis nura ekzisto de efektiva posedostato. La karaktero de posedo en nuntempa Germanujo ŝuldiĝas al la refondo de la jura tradicio fare de Friedrich Carl von Savigny post la fino de la Sankta Romia Imperio en 1806.