Posmuș

komunumo en Rumanio

Posmuș [posmuŝ] (hungare: Paszmos [pasmoŝ], germane: Passbesch, Passbusch) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Bistrița. Administre ĝi apartenas al Șieu (Bistrița-Năsăud).

Posmuș
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bistrița-Năsăud
Alinome Paszmos (hungare), Passbusch (germane)
Komunumo Șieu (Bistrița-Năsăud)
Iama hungara departemento Kolozs
Situo 46° 59′ N, 24° 36′ O (mapo)46.97611111111124.592222222222Koordinatoj: 46° 59′ N, 24° 36′ O (mapo)
Posmuș (Rumanio)
Posmuș (Rumanio)
DMS
Alto super maro 419 m
Poŝtkodo 427292
Loĝantaro 744 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 34672
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 901 loĝantojn (rumanoj, germanoj, ciganoj); en 1992 736 (rumanoj). En la censo de 2002 la 744 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
rumanoj 572 76,9 %
romaoj 166 22,3 %
germanoj 5 0,7 %
hungaroj 1

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba estas el 1319. En 1944 la saksa loĝantaro plejparte fuĝis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye).

En Posmuș estas kastelo de la grafa familio Teleki, el la 17-a jarcento. Dum la regado de komunismo ĝi estis uzata de la ŝtata aŭtoritato pri agrokulturo (Intreprinderii Agricole de Stat). De 2008 ĝi estas posedaĵo de la distrikta konsilio. Ĝi nun ne estas loĝata kaj iom kadukiĝis.

Fonto redakti

Renomaj homoj redakti

  • Grafo Ferenc Teleki, poeto, matematikisto.
  • Grafo Ernő Teleki, ekonomiisto, politikisto, pentristo, vivis tie de 1925 al 1933.

Eksteraj ligiloj redakti