Postrenkontiĝa sindromo

aro de sentoj, kiujn kelkaj esperantistoj havas post forveturo el Esperanto-renkontiĝo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Postrenkontiĝa sindromopostkongresa sindromo (ofte mallongigita al PRSPKS, por la ekstera publiko ankaŭ PERS kun E por Esperanto) estas aro de sentoj, kiujn kelkaj esperantistoj havas post forveturo el Esperanto-renkontiĝo aŭ post alveno hejmen. Ne temas pri vera "sindromo" en senco de "malsano", sed nur nomo por simpla kaj klara esprimo de la sentoj.

La "simptomoj" estas jenaj: manko de la esperantistaj amikoj kaj deziro vidi ilin kaj/aŭ deziro viziti plian Esperanto-renkontiĝon, ĝenerala malĝojo, ofte eĉ (ĉefe ĉe junuloj kaj organizantoj) fizika laceco. Partopreno en karavano estas por kelkaj homoj maniero kiel malfortigi aŭ ŝovi postrenkontiĝan sindromon.

Alia flanko de la postkongresaj epokoj estas profito de la enmergiĝo en la esperanta etoso kaj de la sekvaj kontaktoj por pli forta aktivado en la plej diversaj iniciatoj de Esperantujo: komencigo de Esperanto-kursoj koincide kun komenco de lernojaro (en kelkaj landoj), agado por reaktivigo de Esperanto-asocioj post elektoj de novaj estraroj ktp. Tiukadre la Esperantlingva Vikipedio atingis la 250 000-an artikolon en septembro (2018) post la fino de Esperanto-aranĝoj en antaŭa aŭgusto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti