En fiziko potencialo estas eco de konservecaj fortokampoj.

En ĉiu ajn punkto de la kampo, la potencialo karakterizas la kvanton de la potenciala energio de iu ajn korpo.

Gravaj ekzemploj estas la potencialoj en gravita kampo, en vektora kampo, en elektra kampo kaj en magneta kampo.

En ĥemio kaj termodinamiko uzatas ankaŭ la nocio de potencialo.

En matematiko estas potencialoj en skalara kampo kaj vektora kampo.