Gigantkukurbo

kultivata plantspecio
(Alidirektita el Potirono)

Gigantkukurbo aŭ laŭ NPIV potirono (Cucurbita maxima) estas kultivata plantspecio el la familio de la kukurbacoj (Cucurbitaceae). Ĝi liveras la plej grandajn fruktojn de la planta regno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gigantkukurbo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukurbo Cucurbita
Specio: C. maxima
Cucurbita maxima
DUCHESNE eks- POIR.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
maskla floro.
 
dek tagojn aĝaj kukurboj.
 
ĝermplantoj kun la du kotiledonoj.

La gigantkukurbo povas esti distingita de la aliaj kukurboj per jenaj karakterizaĵoj: la fruktotigo estas mola, ronda, ofte korkeca kaj larĝiĝas ĉe la bazo. La tigo estas mola kaj ronda. La folioj estas lobaj kaj molaj. La semoj estas blankaj ĝis brunaj, ofte dikaj. La surfaco de la semoj ofte estas sulka. La hilumo estas oblikva.[1]

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

La gigantkukurbo estas unujara, herba planto kun longaj grimpantaj tigoj. Kelkaj kultivataj formoj kreskas arbustece. La planto formas grimpotigojn. La tigo estas ronda kaj mola. La alterne starantaj folioj havas pedunklon. La foliplato estas preskaŭ ronda kaj apenaŭ loba.

Generativaj karakterizaĵoj redakti

La unuseksaj floroj estas radiosimetriaj. La petaloj estas turnitaj al ekstero.

La pedunklo estas mallonga, spongeca kaj preskaŭ cilindroforma. La fruktoj estas kirasberoj kaj tre malsamaj. Ili povas pezi plurajn centojn da kilogramoj. La koloro varias inter oranĝkolora, verda aŭ griza, la surfaco estas glata aŭ sulka. La semoj estas ofte grandaj, dikaj, blankaj aŭ brunaj.

La kromozomnombro estas 2n = 40.[2]

Disvastigo redakti

La natura formo hejmiĝas en Argentino kaj Urugvajo. En antaŭkolumba tempo ĝi estis disvastigata en tuta Sudameriko. Hodiaŭ ĝi estas kultivata tutmonde. La gigankukurbo toleras pli da malvarmo ol la aliaj kukurbo-specioj, sed ne toleras longajn frostajn periodojn. Ĝi tial estas kultivata en plej altaj latitudoj kaj en plej altaj regionoj ol la mosko- kaj ĝarden-kukurbo.

Sistematiko redakti

 
kultivaro ‘Atlantic Giant’

La sovaĝa formo estas laŭ (NAUD.) FILOV en subspecio Cucurbita maxima subsp. andreana. La sovaĝa formo havs amarajn fruktojn.

La kultivataj formoj estas kunigitaj en jenaj kultivargrupoj:

  • ‘Banana’: longaj fruktoj kun mola ŝelo kaj brunaj semoj
  • ‘Delicious’: turbanecaj fruktioj, kun malgrandaj ripoj, kun malmola ŝelo kaj blanka semoj
  • ‘Hubbard’: ovala rukto, kuba kolo ĉe ambaŭ finoj, tre malmola ŝelo kaj blankaj semoj
  • ‘Marrow’: ovale ĝis piforma frukto, pinta fino, blankaj semoj
  • ‘Show’: grandaj, oranĝkoloraj fruktoj kun mola ŝelo kaj blankaj semoj

Unuopaj kultivaroj:

  • ‘Buttercup’ estas ofte kultivata stokebla kukurbo (vintra kukurbo). La fruktoj estas malhelverdaj. Ĝi apartenas al la turbana grupo.
  • Hokaido-kukurbo oranĝkolora, malgrandaj fuktoj, stokebla, do ankaŭ vintra kukurbo, nuksa aromo. Kuirite, la maldika ŝelo fariĝas mola kaj povas esti kunmanĝata.
  • ‘Turk's Turban’ tre multkoloraj fruktoj, ornamaj fruktoj aŭ vintra kukurbo.
  • ‘Hubbard’ liveras grandajn, ovalajn fruktojn, kiuj povas esti stokataj longe. Ekzistas oranĝkoloraj, verdaj kaj grizaj formoj. Tiu kultivaro venis 1856 el Sudameriko al Novanglio.
  • Por la vetkultivado plej ofte estas uzata la kultivaroj ‘Big Max’ kaj ‘Prizewinner’.

Ambaŭ liveras grandajn, oranĝajn fruktojn ĝis 100 kg. ‘Prizewinner’ havas speciale belan koloron.

  • La plej grandajn fruktojn liveras la kultivaro ‘Atlantic Giant’.

Uzado redakti

La „fruktkarno“ estas uzata por fari kukon aŭ por fari konservaĵon. El ĝi eblas fari supon. Ofte la frukto estas uzata por fari el ĝi lanternon por haloveno.

Referencoj redakti

  1. R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, ISBN 0-85199-133-5, S. 75.
  2. Ŝablono:BibISBN

Literaturo redakti

  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, ISBN 0-85199-133-5, S. 71-83.
  • Office of International Affairs (Hrsg.): Lost Crops of the Incas: Little-Known Plants of the Andes with Promise for Worldwide Cultivation. National Academy Press 1989, S. 204. ISBN 0-309-07461-4 (online)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti