Poul Holmskov SCHLÜTER (prononcita pʌʊ̯l hʌlmsɡʌʊ̯ slydɐ; la ‏3-an de aprilo 1929, la 27-an de majo 2021 en Kopenhago) estis dana politikisto, kiu funkciis kiel Ĉefministro de Danio de 1982 ĝis 1993. [1] [2] [3] Li estis la unua ĉefministro de la konservativa Popola Partio kaj la unua konservativulo en tiu posteno ekde 1901.

Poul Schlüter
Persona informo
Poul Schlüter
Naskiĝo 3-an de aprilo 1929 (1929-04-03)
en Tønder
Morto 27-an de majo 2021 (2021-05-27) (92-jaraĝa)
en Bispebjerg Hospital
Tombo Frederiksberg Old Cemetery vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de KopenhagoUniversitato de Arhuzo vd
Partio La Konservativa Popolpartio vd
Familio
Edz(in)o Lisbeth Schlüter • Anne Marie Vessel Schlüter vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1957 li diplomiĝis pri juro ĉe la Universitato de Kopenhago kaj aliĝis al la dana advokata asocio en 1960. En 1964 li estis elektita al parlamento. De 1971 ĝis 1974 li funkciis kiel membro de la Konsilio de Eŭropo.

Schlüter iĝis ĉefministro post kiam socialisto Anker Jorgensen eksiĝis en septembro 1982. Schlüter eksiĝis proksimume dek jarojn poste, en 1993. De 1994 ĝis 1999 li deĵoris en la eŭropa parlamento.

Schlüter estis edziĝinta al dancisto kaj baletdirektoro Ann Marie Vessel-Schlüter.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Poul Schlüter La granda daniano, Gyldendal malferma Enciklopedio
  2. "DECISION FOR EUROPE; Danes Will Vote Again on Europe, But Treaty May See Some Changes". The New York Times. la 23-an de septembero 1992. prenita la 17-an de septembero 2011.
  3. "EU gravy train must run to new timetable". The Independent. UK. la 8-an de novembro 1996. prenita la 17-an de septembro 2011.