Povilas Jegorovas

litova advokato kaj esperantisto

Povilas JEGOROVAS (naskiĝis la 11-an de marto 1955 en Jauniškiai, distrikto Utena) estas litova advokato kaj esperantisto.

Povilas JEGOROVAS

Litovio Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Persona informo
Naskiĝo 11-a de marto 1955
en Jauniškiai, distrikto Utena (Litovio)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Universitato Vilno
Okupo
Okupo esperantistoadvokato
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj advokato
Esperantistiĝis en 1970
vdr
Povilas Jegorovas dum la UK de 2005
Povilas Jegorovas en 2005

Vivo redakti

P. Jegorovas studis juron en Vilna Universitato (19731978). Li perfektrezulte defendis diploman verkon Internacia Jura Statuso de UEA.

Ekde 1978 praktikas en diversaj advokataj oficejoj de Kaunas, en 19951999 kaj ekde 2008 li havas sian propran advokatan oficejon.

Li estis membro de Litova Advokata Kolegio (19781991) kaj membro de ties konsilio kaj prezidio (19871995).

Familio redakti

Patro Kazys Kunigėlis (19101986), patrino Marija Jegorova (19161967), edzino Lilija Jegorovienė (1955) estas dentoteknikistino, filino Neringa Žukauskienė (1980) – advokato, nepino Vasarė Žukauskaitė (2007)[1].

Esperantista agado redakti

P. Jegorovas ellernis Esperanton en 1970.

Li estas prezidanto de LitEA[2] (ekde 1993, reelektita en 1998, 2003, 2008, 2013), komitatano A[3] de UEA (ekde 1989), ĉefdelegito[4] de UEA en Litovio (ekde 1993), membro de Societo Zamenhof[5] (ekde 1994, UEA, Nederlando), membro de UEA (ekde 1978).

Ankoraŭ estante studento li ekaktivis en Esperanto-agado. Li estis prezidanto de Vilna junulara E-klubo Juneco (1974-1976), sekretario de SEJM (1975-1979), la unua vicprezidanto de Litova filio de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE, 1979-1988), estrarano de ASE (1983-1988).

Dum 1988-1993 li oficis kiel la unua vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LitEA), estis estrarano de Universala Esperanto-Asocio (1995-1998), membo de Elekta Komisiono[6] de UEA (2002-2005).

P. Jegorovas estis komitatano (19961998) de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko (ekde 20062010).

Dank’ al penoj, iniciatemo, kapabloj de P. Jegorovas iaman domon de Aleksandro Zilbernik (bopatro de L. L. Zamenhof) akiris esperantistoj de Litovio (1991).

Li estis iniciatinto kaj organizinto de restarigo de Litova Esperanto-Asocio (1988) kaj ĝia membiĝo en UEA (1989).

Li organizis en Kaunas 65an kongreson de SAT (1992), estis iniacinto kaj atingis, ke la 90a Universala Kongreso de Esperanto okazu en Vilno (2005) kaj estis prezidanto de ties LKK [7].

Li organizis en Litovio Baltajn Esperanto-Tendarojn (Tagojn) en 1983, 1986, 1989, 1995, 1998, 2001, 2004, 2007, 2010, 2013, 2016, 2019.

Li zorgis pri fondo de Vilna fako de Litova Esperanto-Asocio (1999).

P. Jegorovas strebas al pli intensa integrado de Esperanto-movado en la socion, serĉas formojn por atingi tion. Vastan reeĥon ĝisatendis liaj bonege organizitaj internaciaj aranĝoj en Litova parlamento (Sejmo): la 4a Nitobe-simpozio Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksigo de Eŭropa Unio (2005) kaj la unua Tutmonda Kongreso[8] de Esperantistoj-Ĵurnalistoj[9] (2008). Li estis prezidanto de organiza komitato de ĉi tiu kongreso.

Danke al penoj de P. Jegorovas multnombraj grupoj de esperantistoj vojaĝas al Universalaj Kongresoj. Memorindas la unua tia vojaĝo per ŝipo al la Universala Kongreso en Bergen (1991). Li mem partoprenis en Universalaj Kongresoj de Esperanto (1978, 1979, 1982, 1983, 1987-1989, 1991,19942009, 20112013), ankaŭ ĉeestis multajn internaciajn kaj naciajn E-aranĝoj.

P. Jegorovas publikigis pli ol 1000 artikolojn en litova kaj eksterlanda gazetaro pri E-agado, partoprenas en radiaj kaj televidaj elsendoj, estis redakciano kaj unu el kompilintoj de Horizonto de Soveta Litovio (19791988), Litovio hodiaŭ (1987-1988) kaj Litova Stelo (1991-2005), tradukis libron Neliksi vienišas (Por la homo) de Aloyzas Urbonas kaj Kęstutis Trečiakauskas, kun A. Urbonas li verkis kaj eldonis libron Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto).

Dum la jaroj 20002010 sub lia iniciato, kunordigado kaj organizado estis eldonitaj en diversaj prestiĝaj eldonejoj de Litovio pli ol 100 fundamentaj libroj en litova lingvo kaj Esperanto pri internacia lingvo, interlingvistiko, esperantologio, multaj konigaj libroj pri Litovio.

Dum la jaroj 2000-2005 dank‘ al penoj de P. Jegorovas en Litovio estis organizitaj Esperanto-kursoj, kiujn gvidis spertaj instruistoj eksterlandaj: prof. Anton Zacharias (Slovakio), Ewa Bondar (Pollando), Marin Bacev (Bulgario), Aristophio Alves Filho (Brazilo), Trevor Steele (Australio) k.a. La kursojn finis pli ol 1000 homoj.

Al Litova Esperanto-Asocio, gvidata de P. Jegorovas, estis aljuĝitaj premio Cigno (1995), tiu de Fondaĵo Grabowski (1997) kaj Trofeo Fyne (2003).

Distingoj redakti

  • Honoratesto de Litova Societo de Amikeco kaj Kulturaj Rilatoj kun Eksterlandoj (1987)
  • Titolo Internacia Ambasadoro fare de Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (Usono)[10] (1995)
  • Honoratesto de Litovia ministrejo pri kulturo pro meritoj en popularigo de Litovio kaj ĝia kulturo (1999)
  • Honoratestoj kaj Dankatestoj ricevitaj en 2005, lige kun la 50-jariĝo kaj bona organizado de Universala Kongreso en Vilnius
    • de Litovia parlamento (Sejmo)
    • de Litovia Advokata Konsilio
    • de Ministerio pri Kulturo
    • de Ministerio pri Edukado kaj Scienco
    • de urbestro de Vilnius [11]
    • de urbestro de Kaunas
    • de Kaŭna regiona administracio
  • Esperantisto de la Jaro (2005) fare de la gazeto La Ondo de Esperanto pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilnius, pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio, pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo
  • Premio Spegulo[12] (2008) de internacia socikultura sendependa revuo en Esperanto Spegulo pro organizaj talentoj kaj kapablo arigi helpopretajn sponsorojn kaj laboremajn samideanojn ĉirkaŭ aranĝoj kun monda signifo (Universala Kongreso en Vilnius, 2005 kaj precipe la unua Tutmonda Kongreso de Ĵurnalistoj-Esperantistoj, 2008); ankaŭ pro aktiveco de Litova Esperanto-Asocio kaj eldonado de multnombraj libroj.
  • Honorinsigno Santaka de la tria grado de urbo Kaunas (2014)
  • Dankfolio de Litovia ministerio pri eksterlandaj aferoj (2016)
  • Honorsigno de Litovia ministerio de kulturo Nešk savo šviesą ir tikėk (Portu Vian lumon kaj kredu [13] (2017).
  • Parlamenta memormedalo de Gabrielė Petkevičaitė-Bitė „Tarnaukite Lietuvai“ (Servu al Litovio) por disvastigo de volontulisma kulturo en Litovio (2020)[14].

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. – 320 p. – ISBN 978-609-95087-6-4
  2. Litova Esperanto-Asocio
  3. Statuto, F. Komitato. Arkivita el la originalo je 2013-06-12. Alirita 2019-06-28.
  4. Regularo pri Delegitoj. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2019-06-28.
  5. Ĝenerala Regularo. Arkivita el la originalo je 2013-03-27. Alirita 2019-06-28.
  6. Elekta Regularo. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2019-06-28.
  7. Loka Kongresa Komitato (vd. Kongresa Regularo de UEA Arkivigite je 2014-05-30 per la retarkivo Wayback Machine)
  8. Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj
  9. Oficiala TTT-ejo de TEĴA
  10. Paŭlo Jegorovas 50-jara, Litova Stelo, n-ro 2, 2005, p. 24
  11. ricevitaj du atestoj
  12. La statuetoj de SPEGULO aljuĝitaj unuafoje!
  13. http://sezonoj.ru/2017/12/litovio-25/
  14. Povilas Jegorovas ricevis parlamentan medalon (La Ondo de Esperanto, 12 Oktobro 2020)