Pozal de Gallinas [poZAL degaLJInas] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco. Pozal de Gallinas estas komprenebla etimologie kiel Putego de Kokinoj.

Pozal de Gallinas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47450
Demografio
Loĝantaro 530  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 4° 50′ U (mapo)41.318333333333-4.8361111111111Koordinatoj: 41° 19′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 737 m [+]
Areo 35,2 km² (3 520 ha) [+]
Pozal de Gallinas (Provinco Valadolido)
Pozal de Gallinas (Provinco Valadolido)
DEC
Pozal de Gallinas
Pozal de Gallinas
Situo de Pozal de Gallinas
Pozal de Gallinas (Hispanio)
Pozal de Gallinas (Hispanio)
DEC
Pozal de Gallinas
Pozal de Gallinas
Situo de Pozal de Gallinas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozal de Gallinas [+]
vdr
Pozal de Gallinas en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
"El torreón".
Panoramo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 537 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la malproksimeco al Medina del Campo.

Ĝi distas 62 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj kuŝas inter Medina del Campo kaj Olmedo laŭ la regiona ŝoseo CL-602. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de rojoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Plej frua mencio estas de 1154, kaj ekde 1265 per la definitiva nomo Pozal de Gallinas. En 1559 Pozal de Gallinas klopodis sendependiĝi disde Medina del Campo per la nomo Morales del Rey, sed ĝi malsukcesis kaj iĝis parto iom poste de la posedaĵoj de Vitores Ruiz.

En 1857 okazis tumultoj kaj terokupadoj kiel protesto kontraŭ la vendado de tero produktita dum la "desamortización" de Mendizábal. De 1864 ĝis 1867 funkciis profite de la restaĵoj de iama setlejo konata kiel "poblado de Pedro de Miguel" komunumo konata per la nomo "La respubliko de malriĉuloj" el kiu survivis restaĵoj, konataj aktuale kiel "El torrejón" aŭ "El torreón" (La tureto).

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo, ermitejo, fontoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti