Truchas

(Alidirektita el Pozos)

Truchas [TRUĉas] (Trueitas, en leona) estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Cabrera, en la sudokcidento de la provinco. Truchas estas tradukebla al Trutoj, kiel aludo al fiŝoj kiuj abundas en tieaj riveroj. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Truchas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24740
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 404  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 6° 26′ U (mapo)42.2607687-6.434993Koordinatoj: 42° 16′ N, 6° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 118 m [+]
Areo 301,38 km² (30 138 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Truchas (Provinco Leono)
Truchas (Provinco Leono)
DEC
Truchas
Truchas
Situo de Truchas
Truchas (Hispanio)
Truchas (Hispanio)
DEC
Truchas
Truchas
Situo de Truchas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Truchas [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Cabrera plej sudokcidente, helverde.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Baillo, Corporales, La Cuesta, Cunas, Iruela, Manzaneda, Pozos, Quintanilla de Yuso, Truchas, Truchillas, Valdavido, Villar del Monte kaj Villarino, okupas totalan areon de 301,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 418 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 117 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de La Cabrera estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti