Pozuelo de Aragón

Pozuelo de Aragón [poZŬElo dearaGON] estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Pozuelo de Aragón estas komprenebla kiel Puteto de Aragón; tiukadre aperas tri putetoj kaj en la municipa flago kaj en la blazono.

Pozuelo de Aragón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50529
Demografio
Loĝantaro 257  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 1° 25′ U (mapo)41.7649427-1.4238176Koordinatoj: 41° 46′ N, 1° 25′ U (mapo) [+]
Alto 412 m [+]
Areo 32,112508 km² ( 321 1.2 508 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozuelo de Aragón (Provinco Zaragozo)
Pozuelo de Aragón (Provinco Zaragozo)
DEC
Pozuelo de Aragón
Pozuelo de Aragón
Situo de Pozuelo de Aragón
Pozuelo de Aragón (Hispanio)
Pozuelo de Aragón (Hispanio)
DEC
Pozuelo de Aragón
Pozuelo de Aragón
Situo de Pozuelo de Aragón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozuelo de Aragón [+]
vdr

Geografio redakti

 
Pozuelo de Aragón en komarko Campo de Borja.

Pozuelo de Aragón estas municipa teritorio en la orienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Magallón norde kaj de Fuendejalón sude. Totale ĝi limas norde kun Magallón, nordokcidente kun Alberite de San Juan, okcidente kun Fuendejalón, sude kun Rueda de Jalón kaj oriente kun Pedrola.

La loĝloko Pozuelo de Aragón mem estas je 50 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 15 km de Borja. Ĝi estas sur 412 msm, alirebla el apuda Fuendejalón okcidente.

Historio redakti

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Pozuelo de Aragón estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la areo restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Post la konkero kaj dum jarcentoj, Pozuelo de Aragón havis similan historion kun multaj lokoj de la komarko, rilate al la dependo de la Monaĥejo de Veruela. Pozuelo de Aragón estis fondita en 1245 de la abato de la Monaĥejo de Veruela, en teroj de iama bieno donacita al la monaĥejo fare de la reĝo Alfonso la 2-a en 1181. La loko iĝis municipo pere de rajtigilo por reloĝado post foriro de islamdevena loĝantaro. La konstruado de la preĝejo estis instigita de la abatoj de Veruela en la 16-a jarcento; ĝi estas gotik-mudeĥara, kun aro de interesaj renesancaj retabloj.

Pozuelo de Aragón demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Pozuelo de Aragón oni malaltiĝis el pli ol 700 loĝantoj en 1930-aj jaroj ĝis nunaj 263 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino, kaj ankaŭ oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo kaj varma minerala arteza puto; kabano de paŝtistoj, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti