Pozuelo de Zarzón

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Pozuelo de Zarzón (Malgranda puto de la granda rubuso) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 444 loĝantoj sur areo de 47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². La puto de la nomo aperas en la blazono de la vilaĝo. La loĝantoj nomiĝas pozolinos.

Pozuelo de Zarzón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10813
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Sheila Martin Gil
Demografio
Loĝantaro 444  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 6° 25′ U (mapo)40.1483141-6.4159853Koordinatoj: 40° 9′ N, 6° 25′ U (mapo) [+]
Alto 466 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozuelo de Zarzón (Ekstremaduro)
Pozuelo de Zarzón (Ekstremaduro)
DEC
Pozuelo de Zarzón
Pozuelo de Zarzón
situo en Ekstremaduro
Pozuelo de Zarzón (Hispanio)
Pozuelo de Zarzón (Hispanio)
DEC
Pozuelo de Zarzón
Pozuelo de Zarzón
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozuelo de Zarzón [+]
vdr

Situo redakti

Pozuelo de Zarzón estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 466 m; je 90 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 150 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 47 km².

Pozuelo de Zarzón limas kun:

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

Ŝajne jam estis keltoj en la ĉirkaŭaĵoj, kie oni trovis funebrajn restaĵojn.[1]

De la romia epoko oni trovis en Pozuelo restojn kaj funebrajn kaj aliajn arkeologiajn, ĉar apud la nuna Pozuelo pasis romia ŝoseo.

Post la Reconquista, Alfonso la 9-a de Leono donis la vilaĝon de Pozuelo al la senjorujo de San Juan de Mascoras, en la aktuala Santibáñez el Alto. Tamen la vilaĝo pasis rapide al aparteno al la Senjorujo de Galisteo, de kio dependis ĝis ties forigo en 1837.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Pozuelo de Zarzón inter 1900 kaj 2007
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991
1351 1369 1187 1124 1284 1290 1287 977 756 601
1996 1999 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
660 640 609 601 599 599 580 564 572

Monumentoj redakti

 
Ermitejo de Sankta Jozefo
  • Preĝejo de San Pedro estas baroka de la 16a jarcento rektangula kun kvar eroj, bolvo kaj poligona absido. Estis retablo, sed bruliĝis en la 1920-aj jaroj.
  • Ermitejo de la Kristo del Humilladero, situa ĉe la ŝoseo de Coria, de stilo baroka.
  • Ermitejo de Sankta Jozefo, situa sur la monto de Sankta Jozefo, estas la plej antikva ermitejo, ankaŭ baroka.
  • Ermitejo de Sankta María, dediĉita al la patronino.
  • Kalvario, estas aro de sep krucoj situaj ĉe la ŝoseo de Coria.
  • Muzeo etnografia de la familio Guardado-Corchero, kun granda kvanto de iloj uzitaj en agrikulturo kaj brutobredado.
  • Monumento al olivisto ĉe la enirejo al la vilaĝo, ĉe la ŝoseoj EX-370 kaj EX-204.[2]

Notoj redakti

  1. Historio de Pozuelo de Zarzón. Arkivita el la originalo je 2002-09-02. Alirita 2002-09-02.
  2. interesaĵoj[rompita ligilo] Municipo de Pozuelo de Zarzón