Vilaĝo Prachovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montetaro Železné hory, 7 km sude de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 1 428 loĝantoj (2023).

Prachovice
vilaĝo • municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1398 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 04
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 428  (2023) [+]
Loĝdenso 268 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 54′ N, 15° 38′ O (mapo)49.89384303974615.628773520332Koordinatoj: 49° 54′ N, 15° 38′ O (mapo) [+]
Alto 456 m [+]
Areo 5,324527 km² (53 2.4 527 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Prachovice (Ĉeĥio)
Prachovice (Ĉeĥio)
DMS
Prachovice
Prachovice
Prachovice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prachovice [+]
vdr

Historio redakti

Malgraŭ la plej malnovaj skribaĵoj pri historio de la vilaĝo kaj pri minado de kalkŝtono datiĝas en la jaro 1398, verŝajne la vilaĝo ekestis jam ĉirkaŭ la jaro 1250 ĉe minado de ŝtono por konstruo de proksima burgo Lichnice de Smil el Žitava. El loĝejoj de la ŝtonministoj ekestis la domaro Prachovice.

Prachovice estas industria vilaĝo, kies disvolvo dependas de ĉi tiea minejo, cement- kaj kalk-fabriko. Nuna produktado estas ĉirkaŭ 1 miliono tunoj da cemento jare. Geologiaj provizoj de kalkŝtono estas taksataj por produktado en tiu ĉi kvanto minimume dum 50 jaroj. De la jaro 1863 apartenis ĉiuj minejoj al la komunumo Prachovice, kiu ilin luadis al entreprenistoj, kies laboristoj minis kaj distribuis kalkŝtonon. Minado kaj kalcinado de kalko estis ĝis la 50-aj jaroj de 18-a jarcento primitiva. Oni kalcinis en malfermitaj fornegoj hejtataj per ligno. Tio estis malfacila, fizike postulema kaj sandanĝera laboro.

Progreson kaj altigon de la produktado venigis post la jaro 1848 konstruo de ŝaktaj fornoj en kiuj oni jam hejtis per karbo. En la jaro 1864 estis konstruita la unua ronda fornego.

Oni devis solvi ankaŭ transporton de la produktado. En direkto al meza Bohemio kaj Prago tio estis en la jaro 1881 konstruita korba telfero 6 km longa, kiu transportis kalkŝtonon en kalkfabrikon kaj fervojan stacion Třemošnice-Závratec. En direkto al orienta Bohemio kaj Moravio tio estis en la jaro 1882 nove konstruita fervojo inter Vápenný Podol kaj Přelouč. En la jaro 1945 estis ĉi tieaj fabrikoj naciigitaj kaj la havaĵo transigita al nacia entrepreno České cementárny a vápenice v Praze (Ĉeĥaj cement- kaj kalk-fabrikoj en Prago).

Post geologia esploro por pritakso da provizoj da kalkŝtono estis en la jaroj 1949-1955 konstruata nova cement- kaj kalk-fabriko. Elektita t.n. malseka produktadmaniero montriĝis dum sekvantaj jaroj ĝusta. Malgraŭ dum la jaroj ŝanĝiĝis kvalito de la krudaĵo, la fabriko daŭre certigadis bonan kvaliton de kutimaj specoj de cemento, pli poste eĉ de specialaj cementoj por altpostulaj konstruoj, ekzemple cemento Sulfares rezistanta kontraŭ sulfataj akvoj, uzata antaŭ ĉio ĉe konstruado de praga subtera fervojo.

 

Eksteraj ligiloj redakti