Prado [PRAdo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Prado estas etimologie tradukebla al Herbejo aŭ Paŝtejo.

Prado
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49638
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 5° 25′ U (mapo)41.920555555556-5.4188888888889Koordinatoj: 41° 55′ N, 5° 25′ U (mapo) [+]
Alto 711 m [+]
Areo 10,9 km² (1 090 ha) [+]
Prado (Provinco Zamoro)
Prado (Provinco Zamoro)
DEC
Prado
Prado
Situo de Prado
Prado (Hispanio)
Prado (Hispanio)
DEC
Prado
Prado
Situo de Prado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prado, Zamora [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
Urbodomo.
Panoramo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 48 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 250 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la 10-a jarcento kiel “Pratum” kun murego kaj kastelo. Ĝi apartenis al Burgoso.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti