Praga Printempo

Periodo de politika liberaligo en Chehoslovakio en 1968
(Alidirektita el Praga printempo 1968)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la historia periodo en Ĉeĥoslovakia historio. Por informoj pri internacia muzika festivalo en Ĉehio, vidu la artikolon Internacia muzika festivalo de Praga printempo.

La Praga Printempo (ĉeĥe Pražské jaro, slovake Pražská jar) nomiĝas politika procezo en Ĉeĥoslovakio ekde la fino de jaro 1967 ĝis invado en Ĉeĥoslovakio en aŭgusto 1968. En tiuj ĉi monatoj okazis iom post iom liberigo de politika kaj socia situacio en Ĉeĥoslovakio, demokratigo de la socio kaj provo pri zorgema reformo de socialisma politika sistemo.

Ĉeĥoslovkaj civitanoj dum la protesto kontraŭ soveta invado

La Praga Printempo en Ĉeĥoslovakio estis grava historia okazo en historio de Ĉeĥoslovakio kaj socialismaj ŝtatoj. Kune kun protestoj en 1968 en Okcidenta Eŭropo, Praga Printempo estas ofte konektita kun protestoj de studentoj por socia liberigo en 1960-jaroj.

Fono redakti

Post la dua mondmilito, Ĉeĥoslovaka registaro en ekzilo, gvidita de Edvard Beneš kontruis trian Ĉeĥoslovakan respublikon. La tria Ĉeĥoslovaka respubliko sukcesis duan Ĉeĥoslovkan respublikon kiel parlamenta demokrata respubliko, sed en 1948 Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio kun subteno de Sovetunio forte forpelis nekomunistajn ministrojn el ministratron kaj kaptis politikan potencon de Ĉeĥoslovakio.

Inter la 1950-jaroj kaj 1960-jaroj, la Ĉeĥoslovakia socio estis gvidita de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio, kiu gvidis la ŝtaton kaj politike kaj ekonomie - la gvidantaro de la Partio estis en la praktiko identa kun la gvidantaro de la ŝtato. Balotoj estis ŝajne liberaj, sed demokratiajn principojn ili fakte ne enhavis (unu kandidatlisto, publika elektado ktp.). En la ceteraj ŝtatoj de la socialisma tendaro la situacio estis simila.

Sed en la tuta Eŭropo okazis mildaj ŝanĝoj, la tutaj 60-aj jaroj pasis en rimarko de la liberigado de streĉo, estiĝadis novaj impulsoj (Beatles), estis komencita konkerado de kosmo. Tiuj ĉi influoj montriĝis ankaŭ en la socialismaj landoj inkluzive de Sovetunio (degelado post la morto de Stalin dum la regado de Ĥruŝĉov.

Prezidento de Ĉeĥoslovakio kaj samtempe la unua sekretario de la Centra komitato de la Komunista partio de Ĉeĥoslovakio (CK KPĈ) estis Antonín Novotný. Fine de la jaro 1967 li akre stariĝis kontraŭ klopodoj pri liberigo de la socio. En slovaka urbo Martin dum solenoj de Matica Slovaka A. Novotný pro sia ofendigema konduto starigis kontraŭ si kaj la partia gvidantaro grandan parton de la slovaka publiko.

Pli poste en prelego al aŭskultantoj de soldataj lernejoj li alvokis al batalo kontraŭ liberalismo kaj kontraŭ propagado de diversaj kapitalismaj ismoj en la politika praktiko, ekonomio kaj kulturo; tio signifis revizion de baza fino de la 13-a kunveno de KPĈ.

Eventoj redakti

La jaro 1967 redakti

  • La 26-a ĝis la 27-a de septembro: En la kunveno de CK KPĈ okazis pli akraj disputoj en la komunista gvidantaro, kiuj estis elvokitaj pro administraj misdisponoj rilate al verkistoj (reprezentado de Literární noviny kaj partiaj punoj por Ivan Klíma, Pavel Kohout, Milan Kundera, A. J. Liehm, J. Procházka, Ludvík Vaculík).
  • La 30-a ĝis la 31-a de oktobro: CK KPĈ traktis pri posteno de la partio en la socio. Senpera iniciato de la konflikto fariĝis prezentado de Alexander Dubček, kiu dubigis ĉiujn "gvidantaron de la partio" en la ŝtato (regi devus la registaro) kaj atakis kumulon de funkcioj - ĝuste tipa por la periodo de la registaro de A. Novotný. La kritiko de Dubček liberigis la vojon al "Praga printempo".
  • La 31-a de oktobro: En altlernejaj kolegioj en Prago en Strahov estis ripetite malŝaltita elektro; studentoj eliris en la stratojn kun kandeloj kaj vokado: "Ni volas lumon!" La marŝantaron brute dispeligis en Neruda-strato Veřejná bezpečnost (Publika sekureco - tiama polico de Ĉeĥoslovakio).
  • La 11-a ĝis la 13-a de decembro: Kunsidis prezidantaro de CK KPĈ, kie eksonis akra kritiko kontraŭ Novotný. Okazis kunpuŝiĝo inter liaj protektantoj kaj liaj kritikantoj. La disputo finis per kompromiso: per konsento kun divido de la plej superaj funkcioj nur en pli posta tempo.
  • La 19-a ĝis la 21-a de decembro: Kunvenis CK KPĈ, kies pli granda parto de membroj prezentiĝis denove kun kritiko de metodoj de laboro kaj maniero de gvidado de A. Novotný. Sub tiu ĉi premo Novotný decidiĝis doni sian partian funkcion je dispozicio.

Januaro de 1968 redakti

  • La 3-a ĝis la 5-a de januaro: Plena kunsido de CK KPĈ decidis dividi la plej superajn funkciojn. La unua sekretario estis elektita Alexander Dubček. Finis proksimume dekjara erao de A. Novotný.

Februaro de 1968 redakti

  • La 26-a de februaro: Fuĝo de generalo J. Šejna ĝis Italio kaj de tie helpe de CIA ĝis Usono; komunikrimedoj kontribuis al tio, ke el la fuĝo de protekta persono de A. Novotný evoluis afero de "semeta" generalo (li estis kulpigita pro disŝtelado de ŝtata posedaĵo - trifoliaj semetoj).

Marto de 1968 redakti

  • La 21-a de marto:
    • Estis destinita preparkomitato por renovigo de skoltisma organizaĵo - Junák.
    • Estiĝis dumtempa komitato de katolika pastraro frunte kun František Tomášek, episkopo kaj apostola administratoro de praga ĉefepiskopejo.
  • La 22-a de marto: Abdiko de prezidento Antonín Novotný.
  • La 22-a ĝis la 23-a de marto: Tutŝtata aktivo de reprezentantoj de ĉiuj altlernejaj centrejoj okazanta en Brno elparolis por kreo de memstara organizaĵo de altlernejanoj (ekster kadro de oficiala ČSM - Ĉeĥoslovaka Asocio de Junularo).
  • La 23-a de marto: La eksaj funkciuloj de sociala demokratio destinis akcian grupon por renovigo de la partio, kiu disvastiĝis en centran preparkomitaton.
  • La 23-a ĝis la 24-a de marto: En Dresdeno okazis renkontiĝo de gvidantaj reprezentatntoj de Bulgario, Hungario, GDR, Pollando kaj Sovetunio kun ĉeĥoslovaka delegitaro (Dubček, Lenárt, Černík, Kolder, Bilak), en kiu eksonis akra kritiko de rilatoj en Ĉeĥoslovakio ("rampema kontraŭrevolucio").
  • La 29-a de marto:
    • Funkciuloj de unueca gimnastika organizaĵo faris rekonstruon laŭ nacia principo.
    • Ĉe Asocio de verkistoj estiĝis Klubo de sendependaj verkistoj, liganta nekomunistajn membrojn el Bohemio kaj Slovakio (oni elektis en sian frunton Václav Havel-on, P. Kopta-on kaj A. Kliment-on).
  • La 30-a de marto: Nacia Asembleo elektis laŭ propono de Alexander Dubček prezidento de la respubliko Ludvík Svobod-on; sian programon de ligo de kontinueco kun antaŭuaj prezidentoj li esprimis simbole per tio, ke post la elektado Svoboda metis florkronojn sur tombojn de prezidentoj Klement Gottwald kaj Antonín Zápotocký, sed ankaŭ sur tombojn de Tomáš Garrigue Masaryk kaj Edvard Beneš.
  • La 31-a de marto:
    • Grupo de politikaj arestitoj, kondamnitaj laŭ leĝo 231/1948 Sb., frunte kun K. Nigrin, destinis centran komitaton de Klubo 231; dum tri monatoj funkciis ties komitatoj en ĉiuj regionoj kaj en plimulto da distriktoj de la ĉeĥaj landoj, la centrejo registris ĉirkaŭ 80.000 interesantoj je membreco.
    • Centra Komitato de Ĉeĥoslovaka Popola Partio elektis kiel nova prezidanto A. Pospíšil (li alternigis J. Plojhar-on); la popola partio havis en julio 46.028 membrojn.

Aprilo de 1968 redakti

  • La 31-an de marto ĝis la 5-a de aprilo: En Prago kunvenis la 3-a ĉieskristana packunveno dum partopreno de 500 reprezentantoj de katolika protestanta kaj ortodoksa eklezio el 55 landoj de la mondo; temis pri la monda simpozio de tiuj, kiuj decidiĝis gvidi dialogon kun "progresemaj marksistoj".
  • La 1-a ĝis la 5-a de aprilo: En Praga burgo daŭris la kunsido de CK KPĈ. Krom elekton de la nova prezidantaro oni atendis kreon de la nova registaro kaj kun rehabilito de civitanoj. En la lasta tago de la traktado estis unuanime akceptita la t.n. agadprogramo de KPĈ (publikigita la 10-an de aprilo), kiu devis evoki socialismon kun homa vizaĝo. Ĝi enhavis ŝanĝojn, kiujn en la venontaj du jaroj la komunista partio volis (senĉese kiel gvidanta politika forto laŭ la konstitucio) efektivigi en tereno de politiko (civitanaj rajtoj, politika sistemo), de ekonomio (reformo enkadre de socialismo), de kulturo kaj de eksterlanda politiko. Parto de la ŝanĝoj devis esti la t.n. demokratigo.
  • La 5-a de aprilo:
    • En la renkontiĝo de 144 partoprenantoj (ĉefe el vicoj de inteligentularo) estis fondita Klubo de partoprenantaj nepartianoj (ĉeĥe KAN) - KPN; KPN havis en mallonga tempo 40 - 50 mil interesantoj pri membreco.
    • Estis aprobita komisiono por finigo de la partia rehabilitigo, la t.n. Komisiono de Piller. Finraporto de la komisiono estis pli poste kelkfoje relaborita, sekve de eventoj post aŭgusto de 1968 ĝi estis neniam detale intertraktata.
  • La 8-a de aprilo: Estis nomumita la nova registaro frunte kun O. Černík. La registaro iom post iom fariĝis memstara kaj iniciativa potencpolitika faktoro.
  • La 18-a de aprilo: Pri funkcio de prezidanto de Nacia Asembleo rezignis B. Lastovička kaj li estis anstataŭigita de J. Smrkovský.

Majo de 1968 redakti

  • La 3-a de majo: En Nacia Asembleo estis aprobita programa proklamo de la registaro; kiel unu el ĉefaj taskoj la registaro konsideris preparon de federacio. Ĝi jam esprimis tion en siaj rezolucioj el la 12-a kaj la 24-a de aprilo.
  • La 4-a de majo:
    • En Moskvo okazis ĉeĥoslovaka-soveta traktadoj sur la plej suprea nivelo; ĉeĥoslovaka delegitaro (Alexander Dubček, Černík, Smrkovský kaj Vasil Bilak) aŭskultis de Breĵnev, Kosygin kaj Podgornij tre akran kritikon de la politikaj rilatoj en Ĉeĥoslovakio. Ili postulis energiajn disponojn kontraŭ antisocialismaj fortoj kaj dekstrulaj fortoj, kiuj laŭ ilia opinio karakterize aktiviĝas.
    • Pli ol du mil da eksaj funkciuloj de Sokol elektis preparkomitaton, kiu gvidis renovigon de tiu ĉi gimnastika organizaĵo.
  • la 14-a de majo: estis destinita organizaĵo Laboraĵo de koncilia revivaĵo frunte kun František Tomášek, praga apostola administratoro.
  • La 15-a de majo: Per rezolucio de la registaro establitaj specialaj organoj por novaj ŝtatjura aranĝo - t.e. komitato subgvide de prezidanto de registaro O. Černík kaj registara komisiono por solvado de fakaj demandoj de la federacio frunte kun Gustáv Husák, vicprezidanto de la registaro. Tiu ĉi komisiono rifuzis la 4-an de junio postulaton pri triparta aranĝo de la federacio; kun tiu ĉi postulato prezentiĝis ambaŭ moraviaj regionoj en la komuna la t.n. moravia deklaro.
  • La 16-a de majo: En Prago okazis kun la eksterordinara intereso de publiko altlerneja soleno de majo, kiu repuŝis gradiĝantan radikaligon de la publika opinio.
  • La 23-a de majo: okazis la unua traktado de reprezentantoj de CK KPĈ kaj la preparkomitato de sociala demokratio; la komunista gvidantaro rifuzis renovigon de la sociala demokratio, ĝi markis ĝin kiel kontraŭkomunista agado; en julio jam ekzistis ĉirkaŭ 150 filioj de socialdemokrata partio kun 1500 membroj.
  • La 29-a de majo ĝis la 1-a de junio: La kunsido de CK KPĈ traktis pri la nuntempa politika situacio en la lando; kunpuŝiĝis ĉi tie du diferencaj politikaj linioj - de Dubček kaj de Bilak. La akceptita rezolucio enhavis principojn de referato de Dubček kaj ĝi estis celita kontraŭ ekstremoj "de dekstre kaj de maldekstre" kaj kiel pozitiva direkto ĝi arkis plenumadon de Akcia programo de KPĈ. Ĝenerala Asembleo decidis kunvoki je la 9-a de septembro de tiu ĉi jaro eksterordinaran la 14-an kunvenon de KPĈ.

Junio de 1968 redakti

  • La 6-a de junio: La registaro eldonis dumtempajn kadrajn principojn por establado kaj elektado de konsilantaroj de laboristaro; por ilia destino elparolis tutŝtata sindikata interkonsiliĝo kaj 90 % de iliaj delegitoj. Por haltigi la establadon de konsilantaroj de laboristaro la sama registaro donis ordonon la 24-an de oktobro 1968.
  • La 14-a de junio: En Budapeŝto subskribita Kontrakto pri amikeco, kunlaborado kaj reciproka helpo inter Ĉeĥoslovakio kaj Hungario.
  • La 19-a de junio: En Prago-Ruzyně (en unu el hangaroj) okazis kunveno de Popolaj milicoj; dum amasa kunveno de proksimume 10 mil da anoj de Popolaj milicoj eksonis kritikaj voĉoj kontraŭ la komunista gvidantaro, ili riproĉis al ĝi malfortecon en agado kontraŭ dekstrularo kaj postulis potencadministrajn intervenojn. La tuta agado kaŭzis en la lando ondon de indigno, kiu superkreskis en subskriban agadon por nuligo de la Milicoj.
  • La 21-a ĝis la 30-a de junio: Sur la ĉeĥoslovaka teritorio okazis armea ekzercado de ŝtatoj de Varsovia Kontrakto kun nomo "Šumava"; prokrastigata foriro de la soldataroj (la sovetaj taĉmentoj foriris nur la 3-an de aŭgusto) plialtigis streĉon en la lando plifortigante precipe kontraŭsovetajn humorojn.
  • La 25-a ĝis la 26-a de junio: Parlamento aprobis rehabilitigad leĝon kaj noveligon de presleĝo.
  • La 27-a de junio: Ĵurnaloj Literární listy, Práce, Zemědělské noviny kaj Mladá Fronta publikigis apelon Du mil vortoj, kiuj apartenas al laboristoj, agrikulturistoj, oficistoj, sciencistoj, artistoj kaj al ĉiuj, kiun ellaboris verkisto Ludvík Vaculík. Alvoko apud kritika rigardo al la pasinteco sonis kiel apelo al rebonigo; ĝi ŝtormigis kaj dramigis la politikan vivon en la lando. Kontraŭuloj de la reformo taksis 2000 vortojn kiel apelon al kontraŭrevolucio.

Julio de 1968 redakti

  • La 4-a de julio: La gvidantaro de KPĈ estis invitita por intertraktado kun "frataj partioj" ĝis Varsovio pri internaj rilatoj en Ĉeĥoslovakio; la prezidantaro de CK KPĈ antaŭsentante minacojn de ultimativaj postulatoj elflanke de "aliancanoj" poste (post traktadoj el la 8-a ĝis la 12-a de julio) decidis proponi anstataŭ komuna kunveno duflankajn intertraktadojn.
  • La 10-a de julio: Deputitoj de Nacia Asembleo elektis 150 deputitoj de Ĉeĥa Nacia Konsilantaro kiel la plej supera leĝdona organo de la ĉeĥaj landoj; prezidanto estis elektita Č. Císař. Temis pri la unua paŝo al forigo de asimetria modelo de ŝtata strukturo.
  • La 14-a ĝis la 15-a de julio: Reprezentantoj de Bulgario, Hungario, GDR, Pollando kaj Sovetunio en kunveno en Varsovio aprobis koncepton de Breĵnev de malfermita letero adresita al KPĈ; laŭ la opinio de la "kvino" en Ĉeĥoslovakio perorganize firmiĝis kontraŭrevolucio. Enhavo de la letero estis miksaĵo de tre serioza averto kun rimarkeblaj elementoj de minaco (doktrino de Breĵnev kun rajto interveni en la internaj aferoj de la socialismaj landoj).
  • La 17-a de julio: La prezidantaro de CK KPĈ aprobis respondon al la varsovia letero; ili per reteniĝema kaj pripensema tono rifutis la neprincipajn kulpigojn kaj nerajtigitan kritikon, ili rifuzis tezon pri la internacia helpo de la "kvino" defendi socialismon en alia lando. La 19-an de julio CK KPĈ aprobis la respondon. Post publikigo de la varsovia letero kaj la respondo al ĝi eksplodis lavango de konsentaj rezolucioj, telegramoj kaj leteroj de publiko. Tio gvidis al unuiĝo de civitanoj, al plifortigo de fido al la gvidantaro de KPĈ (78 % da civitanoj) kaj al la rajto por la propra, ĉeĥoslovaka vojo.
  • La 29-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto: En Čierna nad Tisou (en trajna vagono) renkontiĝis anoj de la gvidantaro de KPĈ kaj de Komunista partio de Sovetunio; la renkontiĝon antaŭis la t.n. Mesaĝo de la ĉeĥoslovakaj partoprenantoj, kies aŭtoro estis verkisto P. Kohout. Tuj publikiginte komencis amasa subskribado de la Mesaĝo (pli ol 1 miliono da subskriboj dum tri tagoj). La traktado estis tre drama, la gvidantaro de KPĈ ĉi tie prezentiĝis neunuece (tri ties anoj - Kolder, Bilak kaj Švestka tre unuiĝis kun la sovetaj argumentoj). La soveta flanko pligradigis premon al la ĉeĥoslovaka reformo; estis subskribitaj neniaj interkonsentoj, sed la soveta delegitaro estis forveturanta kun imago de "devligoj" de la gvidantaro de KPĈ "batali kontraŭ antisocialismaj fortoj". En la paso de la intertraktado estiĝis en la lando amasa agado nomita Fonduso de la respubliko; ĝi komenciĝis per formo de volontulaj laborskipoj kaj ĝi disvastiĝis inter la civitanoj en aspekto de mon-donacoj kaj oro por la t.n. ora trezoro de la respubliko (ĝis la 21-a de aŭgusto la donacoj atingis altecon de 190,5 milionoj de Kčs kaj 60 kg da oro).
  • La 30-a de julio: Moskva ĵurnalo Pravda presis leteron de 99 okupitoj de praga uzino Praga kun apelo por potenca interveno elflanke de Sovetunio.

Aŭgusto de 1968 redakti

  • La 3-a de aŭgusto: En Bratislava okazis kunveno de la "kvino" kun la gvidantaj reprezentantoj de KPĈ; la akceptita proklamo signis, ke "la frataj partioj permesos al neniu enbati kojnon inter la socialismajn ŝtatojn" kaj ke ili solvos la problemojn per "reciproka helpo kaj subteno".
  • La 9-a ĝis la 11-a de aŭgusto: En Prago restadis Josip Broz Tito, prezidento de Jugoslavio. Lia vizito kontribuis al superanta optimismo kaj esperoj, ke la danĝero de la interveno de "kvino" ne minacas.
  • La 17-a de aŭgusto: Laŭ peto de János Kádár, la hungara estro, okazis en Komárno lia renkontiĝo kun Alexander Dubček; Kádár interpretis grandan malkontentecon de Moskvo kun la evoluo en Ĉeĥoslovakio kaj montris eblajn gravajn sekvojn el tio fluantaj (armean intervenon).
  • La 20-a de aŭgusto:
  • La 21-a de aŭgusto:
    • Estis okupita plimulto de gravaj urboj en Ĉeĥoslovakio. La registaro kunvenis por eksterordinara kunveno kaj ĝi esprimis proteston al la registaroj de la kvin ŝtatoj, kiuj efektivigis la okupacion. Pri Ĉeĥoslovakio oni komencis trakti en Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. En la tuta lando kreskis amasa popola rezisto al la okupacio. La invado de la soldataroj de Varsovia Kontrakto al la 3-a de septembro 1968 atingis 72 mortaj, 266 grave kaj 436 leĝere vunditaj ĉeĥoslovakaj civitanoj.
    • Post malsukcesa provo destini porsovetan la t.n. laborista-agrikulturista registaro, kiu frakasiĝis krom alia danke al spontanea neperforta rezisto de la loĝantaro, la porreformaj politikaj reprezentantoj de KPĈ frunte kun A. Dubček fortrejnitaj en Sovetunion.
  • La 22-a de aŭgusto: En fabriko de praga uzino ČKD en Prago-Vysočany kunsidis la 14-a eksterordinara kunveno de KPĈ; el 1543 laŭregule elektitaj delegitoj venis 1219 delegitoj. La kunveno elektis novan centran komitaton (frunte kun la internata A. Dubček) kaj signife ĝi partoprenis en gvidado de la civitana rezisto kontraŭ la okupacio. Laŭ interveno de Gustáv Husák slovakaj delegitoj ne partoprenis (krom esceptoj) la kunvenon.
  • La 23-a ĝis la 26-a de aŭgusto: Laŭ peto de Ludvík Svoboda, prezidento de la respubliko, okazis en Moskvo komplika traktado de la ĉeĥoslovaka kaj la soveta politika reprezentantaro; la sekvantan tagon (la 24-a de aŭgusto) partoprenis dum la interparoloj ankaŭ la internataj ĉeĥoslovakaj politikoj (arestataj ekde la matenaj horoj de la 21-a de aŭgusto) frunte kun A. Dubček. La traktadoj finis (sub psika premo) per subskribo de la t.n. moskva protokolo, kiu enhavis devligajn taskojn por la gvidantaro de KPĈ (plenumo de la postulatoj el Čierná nad Tisou, malpermeson de "kontraŭsocialismaj organizaĵoj" kaj socialan demokration, firmigon de organoj de Sekureco (tiama Polico) kaj armeo, partian kontrolon de presaro kaj konkretajn partiajn ŝanĝojn) kaj promeso de etapa foriro de la intervenaj soldataroj. La subskribon kiel la unu nura el 26 ĉeĥaj kaj slovakaj politikistoj rifuzis alligi František Kriegel.
  • La 24-a de aŭgusto:
    • Kulmino de la popola rezisto kontraŭ la soldata interveno (surskriboj sur stratoj kaj muroj, diversaj proklamoj, afiŝoj, kunvenoj, rezolucioj ks.) estis unuhora ĝenerala striko.
    • En kunsido de Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj venis J. Hájek, ministro de eksterlando, kiu en sia prezento kondamnis la soldatan okupacion kontraŭ Ĉeĥoslovakio. Sed en pluaj tagoj sinteno de la ĉeĥoslovaka delegitaro ŝanĝiĝis kaj la 27-a de aŭgusto la ĉeĥoslovaka misio postulis detiri la t.n. ĉeĥoslovakan demandon el la traktado de Konsilio.
  • La 31-a de aŭgusto: En kunsido de CK KPĈ (plenigita je anoj elektitaj de la kunveno en Prago-Vysočany) estis akceptita moskva protokolo kiel unusola elirpunkto el la donita situacio. La politikan iniciativon havis en la manoj reformaj fortoj frunte kun A. Dubček, kiuj konjektis, ke ekzistas reala elirpunkto el la tragika situacio (ebleco normaligi la situacion en la lando kaj atingi la foriron de la fremdaj soldataroj).

Pro la okupacio kontraŭ Ĉeĥoslovakio en la fakto finiĝis procezo, kiun oni komencis nomi Praga printempo. Sekvis periodo, en kiu iom post iom venis al potenco politikistoj, kiuj poste komencis la t.n. normaligon. Per tio estis kiaj ajn provoj pri ŝanĝo de la politika sistemo en la respubliko por longan tempon de 20 jaroj subpremitaj.

Vidu ankaŭ redakti