La Praga ribelo (en ĉeĥa: Pražské povstání) de 1945 estis parte sukcesa klopodo fare de la Ĉeĥa rezistomovado por liberigi la urbon Prago el la Germana okupacio dum la Dua Mondmilito. La antaŭaj ses jaroj de okupacio estis nutrinta kontraŭ-germanan senton kaj la alproksimiĝo de la soveta Ruĝa Armeo kaj de la Usona Tria Armeo havigis ŝancon de sukceso.

Lokanoj gratulas Marŝalon Ivan Konev pro la alveno de la Ruĝa Armeo la 9an de majo 1945.

La 5an de majo 1945, en la lastaj momentoj de milito en Eŭropo, ĉeĥoj spontane atakis la germanajn okupantojn kaj estroj de la Ĉeĥa rezistomovado aperis el kaŝejoj por aliĝi al la ribelo. La Rusa Liberiga Armeo, kiu estis luktinta kune kun la germanoj, dizertis kaj subtenis la ĉeĥojn. Germanaj trupoj kontraŭatakis, sed ilia avanco estis malrapidigita pere de barikadoj konstruitaj de ĉeĥoj. La 8an de majo, ĉeĥaj kaj germanaj estroj subskribis batalĉeson permesante ke la germanaj fortoj retiriĝu el la urbo, sed ne ĉiuj unuoj Waffen-SS obeis. La batalado pluis ĝis la 9a de majo, kiam la Ruĝa Armeo eniris en preskaŭ liberigita urbo.

La ribelo estis brutala, kaj ambaŭ flankoj fifaris militkrimojn. Violento kontraŭ germanoj, akceptita de la Ĉeĥoslovakia registaro, kontinuis post la liberigo, kaj estis justigita kiel revenĝo pro la okupacio aŭ kiel rimedo por kuraĝigi germanojn fuĝi.

La Usona Tria Armeo estis malakceptinta veni helpi la Ĉeĥajn insurekciantojn, kio subminis la kredindecon de okcidentaj potencoj en postmilita Ĉeĥoslovakio. Anstataŭe, la ribelo estis prezentita kiel simbolo de Ĉeĥa rezistado al la Nazia regado, kaj la liberigo fare de la Ruĝa Armeo estis ekspluatita de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio por pliigi popularan subtenon por komunismo.