Prajagraĝo
Prajagraĝo (oficiala termino, dum la pli frua estis Allahabad) estas milionurbo kaj distrikta sidejo en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La plej frue la nomo estis Prajag (loko de la kunfluejoj), baldaŭe la loknomo estis "Aggra" (sanskrite: por "oferejo", ĉar estas la punkto, kie Bramo ofertis sian unuan oferon post kreado de la mondo). Tial la urbo estas grava pilgrimejo. En fino de la loknomo "raĝ" rilatas al raĝo.
Prajagraĝo | |
hindie इलाहाबाद, urdue الہ آباد | |
urbo | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Koordinatoj | 25° 27′ N 81° 51′ O / 25.450 °N, 81.850 °O (mapo) |
Horzono | UTC+5:30 |
Poŝtkodo | |
ISO-3166 | IN-UP |
![]() | |
Retpaĝo: prayagraj.nic.in | |
Bazaj informojRedakti
SituoRedakti
Prajagraĝo situas ĉe la kunfluejo de la Gango kaj Jamuna. La riveroj sur tri flankoj ĉirkaŭas la milionurbon.
HistorioRedakti
Ekde regado de Mogola Imperio la imperiestro konstruis grandan fortikaĵon en Allahabad. Dum regado de la britoj en 1765 estis tie garnizono. En 1857 ankaŭ en Allahabad hinda ribelo okazis. Jawaharlal Nehru naskiĝis la 14-an de novembro 1889 en Allahabado. Ekde 2018 la oficiala loknomo estas Prajagraĝo.
Vidu ankaŭRedakti
KlimatoRedakti
En Allahabad estras tri sezonoj: varma seka somero, freŝa seka vintro kaj varma humida sezono. La somersezono daŭras de aprilo ĝis junio kie la temperaturoj estas de 40-45 °C. La vintrosezono daŭras de decembro ĝis februaro kun 10-22 °C, dume tre malofte malofte frostas. Neniam neĝas.
VidindaĵojRedakti
- nova ponto sur Jamuna
- muzeo
- gotika katedralo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 13-a jarcento
- universitato de 1887
- gotika biblioteko de 1864