Le Mouret

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Praroman)

Le Mouret estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2919 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Le Mouret
Blazono de Le Mouret
Blazono de Le Mouret
Blazono de Le Mouret
Malnova pastra domo en Le Mouret
Malnova pastra domo en Le Mouret
Malnova pastra domo en Le Mouret
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 44′ 43″ N 7° 10′ 18″ O / 46.74528 °N, 7.17167 °O / 46.74528; 7.17167 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 43″ N 7° 10′ 18″ O / 46.74528 °N, 7.17167 °O / 46.74528; 7.17167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2919
Areo 18,54 km²
Alteco 754 m super marnivelo
Poŝtkodo 1724
Komunumkodo 2220
Mapo de Le Mouret
Mapo de Le Mouret
Mapo de Le Mouret
vdr

Geografio redakti

Le Mouret situas en la transirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 6 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. La komunan teritorion senakvigas la rojo Nesslera kun siaj diversaj fontrojoj. Ĝi fluas norden al la rivero Ĝerino (en la germana Aegera kaj en la franca Gérine). La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1530 m s.m. sur la kulmino de la monto Petit Cousimbert. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bonnefontaine (sur alteco de 766 m s.m.), Essert (sur alteco de 818 m s.m.), Le Mouret (sur alteco de 754 m m s.m., la nomdoma vilaĝo de la komunumo, kies okcidenta parto tamen apartenas al la najbara komunumo Ferpicloz), Le Pafuet (sur alteco de 741 m s.m.), Montécu (sur alteco de 765 m s.m.), Montembloud (sur alteco de 797 m s.m.), Montévraz-Dessous (sur alteco de 871 m s.m.), Montévraz-Dessus (sur alteco de 908 m s.m.), Moulin à Bentz (sur alteco de 740 m s.m., Oberried (sur alteco de 807 m s.m.), Praroman (sur alteco de 779 m s.m., kiu kun pli ol 1100 loĝantoj estas la plej granda setlejo de la komunumo), Zénauva (sur alteco de 798 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,54 km², de kiuj 42,3% estas kovritaj de arbaro, 48,3% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Mouret limas en nordo al Villarsel ĉe Marly, en nordorienton al Tentlingen, en oriento al Sankt Silvestro, en sudoriento al Plasselb, en sudo al La Roche, en sudokcidento al Treyvaux, en okcidento al Senèdes, en nordokcidento al Ferpicloz, kaj en nordnordokcidento al Ependes.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas lan kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Grejerco kaj la vojo n-ro 1210 de Le Mouret al Giffers. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn sudokcidente de la komunumo sude de Friburgo. Per la buslinio de Friburgo al Bulle kaj Friburgo al Jaun la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto. La vilaĝoj Essert, Montévraz, Oberried kaj Zénauva tamen ne disponas pri propra konekto al la buslinioj.

Historio redakti

La komunumo Le Mouret estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2003 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bonnefontaine, Essert, Montévraz, Oberried, Praroman kaj Zénauva.[3]

La unua dokumenta mencio de Essert datiĝas el la jaro 1180 kiel Esserz. Kiel ĉiuj vilaĝoj de la nuna komunumo Le Mouret ek de la 15-a jarcento apartenis al la Malnova Kamparo de Friburgo, tiam dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 al la distrikto La Roche kaj poste ĝis 1848 al la distrikto Friburgo, kaj estis tiam surbaze de la nova kantona konstitucio integrita al la distrikto Sarino.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti