La Pratt & Whitney (P&W) estas Usona kompanio, kiu estas ĉefa fabrikanto de aviadilaj motoroj. Motoroj de Pratt & Whitney estas ofte uzataj en civila kaj milita aviadoj. Pratt & Whitney estas membro-kompanio de komuna entrepreno, International Aero Engines (IAE).

Pratt & Whitney
Pratt & Whitney
negoco vd
Dum 1925 - nekonata/nuntempe
Jura formo Filio
Fondintoj Frederick Rentschler vd
Sidejo East Hartford, Konektikuto, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Robert Leduc, Prezidanto
Dungitoj 31,500 (2014)
Agokampo aviadila motoro
jetmotoro
Posedata de RTX vd
filiaj kompanioj Pratt & Whitney Canada vd
Posedataj kompanioj Pratt & Whitney Canada vd
TTT www.ptc.pw.com
vdr

Kune kun General Electric (GE) kaj Rolls Royce (RR), Pratt & Whitney estas influa motorfabrikanto en la mondo. Nuntempe Pratt & Whitney havas fabrikojn en Columbus, Middletown, Dallas, West Palm Beach (Florido), North Berwick (Maine), kaj Bridgeport (Okcidenta Virginio). La aviadilaj fabrikantoj kiel Boeing, Airbus kaj aliaj kompanioj uzas motorojn de Pratt & Whitney.

Historio redakti

 
Pratt & Whitney F100

En aprilo 1925, Frederick Rentschler, kiu antaŭe laboris en kompanio Wright Internationals, kiu estis gvidita de Fratoj Wright, volis komenci sian firmaon por aviadilaj motoroj kun siaj iamaj kolegoj, inkluzive George J. Mead. Ili persvadis ĉefecon de Pratt & Whitney Machine Tool (P&WMT), kiu estis lokita en Hartford, por ricevi financan helpon por krei novan negocon de aviadila motoro.[1]

Post la unua mondmilito, P&WMT sciiĝis pri malkresko de enspezo el laboriloj, la ĉefa agokampo de kompanio. P&WMT permesis uzadon de registrita marko "Pratt & Whitney" kaj sian oficejon al Rentschler kaj liaj kolegoj. Tio estis komenco de Pratt & Whitney Aicraft Company. La Pratt & Whitney rapide kreskis dum la 1920-jaroj, kiam aviadindustrio rapide kreskis. Unue Pratt & Whitney fabrikis reciprokajn motorojn. La unua motoro de Pratt & Whitney, R-1340 Wasp (Radia piŝtmotoro) sukcese debutis en aviadmerkato. La motoro R-1340 estis uzita en aviadilo de usona flugistino, Amelia Earhart.

En 1929, Rentschler kunfandis Pratt & Whitney kun Boeing, fondis United Aircraft and Transport Corporation, poste iĝos generinta kompanio de Pratt & Whitney. Nun Pratt & Whitney havas 11,000 klientojn en pli ol 180 landoj.[2]

Motoroj redakti

La Pratt & Whitney fabrikis reciprokajn motorojn kaj jetmotorojn por multaj aviadiloj. Ekzemple, dum la dua mondmilito, ĉasaviadiloj, kiuj uzis peraeran malvarmigan motoron kiel DC-3 (R-1830), P-47 (R-2800) uzis motorojn de Pratt & Whitney.

Nuntempe Pratt & Whitney fabrikas turboventumilajn motorojn, kiuj estas uzataj en pasaĝeraviadiloj kiel A320 (V2500), aŭ ĉasaviadiloj kiel F-22 (F119). Kun GE, Pratt & Whitney disvolvigas motoran teknikon sub la komuna entrepreno "Engine Alliance".

Referencoj redakti

  1. Fernandez, Ronald (1983), Excess Profits: The Rise of United Technologies, Boston: Addison-Wesley, ISBN 9780201104844.
  2. [ Kompania profilo angle. Arkivita el la originalo je 2016-07-26. Alirita 2017-06-28. Kompania profilo angle]

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti