Preĝejo Ĉieliro de Maria (Fonyód)

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas eklezia historia monumento (deklarita en 1996) en urbo Fonyód (Hungario).

Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fonyód
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo loke
Dato de konsekro 1902
Konsekrinto Miklós Széchenyi (1902), Nándor Rott (1920)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Longo 17 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Fonyód jam dum la mezepoko funkciis kirko, sed ne en tiu loko. La turkoj detruis la kirkon, la restintaj katolikoj apartenis plej ofte al Lengyeltóti. Baldaŭ en la lernejo okazis diservo monate po unu. En 1902 novromanika kapelo kun ligna sonorilostablo estis konstruita, kiu estas ĝermo de la nuna preĝejo. En 1920 la paroĥo estis refondita, samtempe la kapelo estis trakonstruita al kirko. En 1922 ankaŭ paroĥejo estis konstruita. En 1937 pluraj konstruaĵpartoj estis alkonstruitaj, ankaŭ la sonorilostablo estis trakonstruita, fine orgeno alvenis. En 1976 pluraj renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, sed proksime estas la sonorilostablo kaj statuo pri Kristo. Proksime estas golgoto. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La enireja parto reliefas, poste ŝtupe reliefas la antaŭĉambro. La navo havas firstotureton.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
Statuo apud la preĝejo
 
Sonorilostablo kaj preĝejo