Preĝejo Ĉieliro de Maria (Legénd)
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Legénd.
Preĝejo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Legénd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
paroĥo | en Nógrádsáp |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence gotiko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Oni supozas, ke la trovita fundamento devenas el Erao de Arpadidoj. La gotika kirko mem estis konstruita en la 15-a jarcento. Laŭ ekleziaj priskriboj en 1725 kaj 1746 ĝi estis ruina pro la oftaj militoj, tial en 1769 kaj 1888 ĝi barokiĝis. Iam defenda muro estis konstruita ĉirkaŭ la preĝejon, sed ĝi estis grendparte malkonstruita en la 1920-aj jaroj. Plena renoviga laboro okazis lastfoje en 1997.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola sur monteto ekster la vilaĝo. Apud la kirko iam tombejo funkciis, kelkaj tomboj ankaŭ nun estas videblaj. La kirko konsistas el kvar partoj: navo, antaŭe antaŭĉambro, rektangula absido (pli mallarĝa, ol la navo) kaj sakristio. Kelkaj gotikaj fenestroj memorigas pri mezepoko. En la sanktejo estas sidniĉo el la 15-a jarcento. La ĉefaltara bildo estis pentrita en la 18-a jarcento.