Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pápa)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Preĝejo de Ĉieliro de Maria

La Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Pápa, kie ĝi troviĝas en la urbocentro.

Preĝejo Ĉieliro de Maria
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Pápa
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Pápa
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém (urbo)
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Pápa
paroĥo en Preĝejo Sankta Stefano (Pápa)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 38 m (interne)
Larĝo 17 m (interne)
Alto 20 m (interne)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 16-a jarcento en Pápa paŝo post paŝo la katolikismo retiriĝis, samtempe la reformacio disetendiĝis. En la frua 17-a jarcento katolikoj estis jam sporade. En 1638 paŭlanoj alvenis kaj en la sama jaro ili konstruis kirkon kun monaĥejo, poste lernejon, en 1761 jam gimnazion. En 1734 ilia kirko estis jam kaduka, tial oni malkonstruis ĝin kaj pli nova preĝejo finkonstruiĝis en 1742, sed interne estis plene preta nur en 1755. La reĝo forigis la paŭlanojn en 1786, la preĝejo ne funkciis ĝis alveno de benediktanoj en 1806. Ili estis forigitaj en 1950, poste la preĝejo funkcias nur laŭokaze.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas laŭ la trotuaro inter la kontaktiĝantaj najbaraj domoj. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas. Interne la ĉefaltaro estas laŭeble la plej granda, krome esta 4 flankaj altaroj dediĉitaj al Sankta Jozefo, Sankta Paŭlo la Ermito, Sankta Anna, Sankta Maria. La benkoj estis faritaj en 1755, la aliaj mebloj kaj predikejo pli frue inter 1740-1750. La orgeno supozeble dekomence estas aŭdebla. Sub la konstruaĵo serio de kriptoj etendiĝas, kie estas entombigita ekzemple Ádám Péter Acsády.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
Aerfoto pri la preĝejo
 
Aerfoto pri la preĝejo