Preĝejo Ĉieliro de Maria (Szentgotthárd)

Cisterciana preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika preĝejo en urbo Szentgotthárd.

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Szentgotthárd
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Szentgotthárd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentgotthárd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Dato de konsekro 1779
Konsekrinto episkopo János Szily
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 60.5 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Béla la 3-a fondis tie gravan abatejon kun kirko en 1184. La abatoj venis el Francio. Proksimume en 1530 ĝi senhomiĝis pro la turkoj. En 1605 oni eksplodis la preĝejon por ne akiru ĝin hajdukoj de Stefano Bocskai. En 1675 el la ruinoj oni konstruis la duan preĝejon. La nun videbla nova preĝejo (kun la abatejo) konstruiĝis inter 1740-1764, la pli frua preĝejo nun estas teatro. La orgeno estas aŭdebla ekde 1764.

Konstruaĵo redakti

La unusola turo situas super la ĉefenirejo kaj kreskiĝas rekte el la navo. Interne la plej granda pentraĵo prezentas batalon de Szentgotthárd, la ĉefaltaro laŭ la kutimo prezentas Ĉieliron de Sankta Maria. Ĉe la flanka altaro estas videbla bildo pri morto de Sankta Jozefo.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto. Ĝis 1950 la cistercianoj havis la preĝejon, poste la ordeno ne povis funkcii en Hungario.

Fontoj redakti

 
Pentraĵo pri Béla la 3-a, kiam fondas la abatejon de Szentgotthárd