Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vasasszonyfa)

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Vasasszonyfa.

Preĝejo Ĉieliro de Maria
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Vasasszonyfa
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Vasasszonyfa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vasasszonyfa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Kőszeg
paroĥo en Salköveskút
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento, sed tiam dediĉita al Ĉiuj Sanktuloj. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la loĝantoj luteraniĝis. En 1779 la kirko estis pligrandigita laŭ baroko kaj laŭ patroneco Ĉieliro de Maria. La turo estis konstruita ĉirkaŭ en 1820. Apud la absidon kapelo estis konstruita en 1872. La orgeno estis farita en 1881. La internaj muroj estis pentritaj en 1949, post 9 jaroj la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kaj plene reliefas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, la navo finiĝas en oklatera absido, kiu kontaktiĝas kun la sakristio kaj kapelo. Ankaŭ la navo havas apartan pordon. Interne galerio estas videbla por la orgeno. La altara bildo prezentas Ĉiujn Sanktulojn.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto aŭ en la alvenanta dimanĉo.

Fontoj redakti