Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vasvár)

La preĝejo (laŭ fontoj ofte kapelo) Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en urbo Vasvár.

preĝejo Ĉieliro de Maria
Aerfoto pri la tombeja preĝejo Ĉieliro de Maria en Vasvár
Aerfoto pri la tombeja preĝejo Ĉieliro de Maria en Vasvár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vasvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Vasvár
Dato de konsekro 1774
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La paroĥo de Vasvár estis fondita ĉirkaŭ en 1010. Supozeble ankaŭ la kirko funkciis en monteto de tombejo. Dokumento mencias ĝin nur en la 14-a jarcento. La turkoj okupis la urbeton en 1557. En la malfrua 17-a jarcento jam nur la muroj altiĝis. La preĝejo estis konstruita en la frua 18-a jarcento, sed oni konjektas, ke oni profitis la restintajn partojn. Ekde tiam ĝi perdis la rangon paroĥo, sed samtempe pilgrimado okazis dum la kermestago de la nova paroĥa preĝejo (Preĝejo Sankta Kruco (Vasvár)) tien. Desegnaĵo restis pri la preĝejo, tiam ĝi havis simplan navon kaj firstotureton. En 1777 ĝi barokiĝis-klasikismiĝis. La marmora ĉefaltaro kaj aliaj mebloj estis faritaj en 1846. La turo estis konstruita nur en 1882. En la malfruaj 2010-aj jaroj plenaj renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en la tombejo. La fasado estas simetria, meze la pordo troviĝas, la plej supre la nealta kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas bulboforma. La absido estas kvazaŭ kubo, sed iomete pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. La absidotegmento estas ŝela. Ĉe la fino de la navo malgranda sakristio (ankaŭ kuboforma) aliĝas al la navo kaj absido. Leopold Kupelwieser pentris la ĉefaltaran bildon en 1846.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj redakti