Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mátramindszent)

La preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas eklezia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mátramindszent.

Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mátramindszent
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Bátonyterenye
paroĥo loke, sed la zorganta paroĥo estas en vilaĝo Dorogháza
Dato de konsekro 1760
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ arkeologoj sanktejo estis konstruita en la 15-a jarcento. En 1750 oni komencis alkonstrui navon. En 1789 la kirko estis trakonstruita. Firstotureto estis menciita en 1811, sed ankaŭ ligna sonorilostablo situis apud la kirko. La orgeno ekfunkciis ĉirkaŭ 1910.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola sur monteto en la malnova tombejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la firstotureto altiĝas. La navo finiĝas en oklatera absido, kiu estas pli mallarĝa, ol la navo. Apud la absido estas sakristio. Interne estas galerio, kion lignaj kolonoj tenas. Menciindas la ĉefaltaro kun skulptaĵoj el la la 18-a jarcento. Klinko de la sakristio estis farita en metiejo de Henrik Fassola.

Kampanilo redakti

Antaŭ la fasado estas videbla kvadrata unuetaĝa kampanilo el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj redakti