Preĝejo Anunciacio (Hidvégardó)

La Preĝejo Anunciacio estas religia historia monumento en vilaĝo Hidvégardó (Hungario).

Paroĥa preĝejo Anunciacio
Paroĥa preĝejo Anunciacio en Hidvégardó
Paroĥa preĝejo Anunciacio en Hidvégardó
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hidvégardó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolikismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
paroĥo loke
Dato de konsekro 1397
Arkitektura priskribo
Konstrustilo nun baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi kirko estis konstruita dum la mezepoko, la konsekro okazis en 1397. Ĉirkaŭ 1600 la loĝantoj iĝis kalvinanoj, ili uzis la kirkon. En 1736 la katolika paroĥo estis refondita kaj en 1777 la preĝejo plene estis trakonstruita laŭ baroko, fine en la 19-a jarcento renovigita. La murpentraĵoj estis pentritaj en la fruaj 1900-aj jaroj kaj restaŭritaj en 1985.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona (iam defenda) muro. Ekstere de la muro troviĝas impona familia kripto. La kirka fasado estas simetria, meze la kvadrata turo preskaŭ plene reliefas. La turpinto estas bulboforma. La navo havas flanke antaŭĉambron kun enirejo. La absido estas rektangula. La ĉefaltara bildo prezentas Anunciacion, apude statuoj pri Koro de Jesuo kaj Koro de Sankta Maria estas videblaj.

Fontoj redakti