Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Cece)
La paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas historia monumento en Hungario, en grandvilaĝo Cece.
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Cece
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Cece |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Székesfehérvár |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1792–1793 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Cece, Deák Ferenc utca. |
Historio
redaktiDum la mezepoko proksime ekzistis kirko, kiu baldaŭ neniiĝis dum dominado de turkoj. La nova kirko konstruiĝis en la jaroj 1792 kaj 1793, sed la paroĥo funkciis en Vajta ĝis 1942, poste jam loke. La orgeno estis farita en 1805, plurfoje trakonstruita, laste en 1949.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en granda korto. En la korto statuoj pri "Immaculata" (1799) kaj Sankta Triunuo (1906) videblas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kun bulba turpinto. La enirejo funkcias tra la turo, pli supre estas fenestro. La navo finiĝas en absido pli mallarĝa, sed same alta. Ankaŭ kapelo kaj sakristio aliĝas al la absido. Interne sekpentraĵoj estas videblaj.
Kermeso okazas en la 14-an de septembro.