Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nagylóc)

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas la sola historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagylóc.

Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Nagylóc
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Nagylóc
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagylóc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Szécsény
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, novgotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ eklezia fonto tiu ĉi kirko jam ekzistis en 1332, tamen laŭ arkeologoj la turo, ĉefnavo kaj absido konstruiĝis en la 15-a jarcento. Post 3 jarcentoj ĝi iom kadukiĝis, tial oni konstruis novan plafonon, ankaŭ aliaj konstruoj okazis. En 1888 oni konstruis 2 novgotikajn krucnavojn kaj la turo estis plialtigita. La orgeno estis farita en 1890.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto laŭ la ĉefvojo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turo ĉe la anguloj havas ŝtupajn pilierojn. La eniro povas esti tra la turo, sed ankaŭ la krucnavoj havas apartajn enirejojn. La ĉefnavo finiĝas en plurlatera absido kun ŝtupaj pilieroj. Interne la baptovazo devenas el 1724. La ĉefaltara bildo estis pentrita ĉirkaŭ 1780.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj redakti