Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Narda)

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Narda.

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Narda
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Narda
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Narda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas
diocezo Szombathely
dekanujo Ják
paroĥo zorganta paroĥo en Szentpéterfa
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 13-a jarcento romanika kirko estis konstruita en tiu ĉi loko. Ĝi estas legebla en preĝejlisto farita en 1332 kun titolo Sankta Johano. En la 16-a jarcento en la vilaĝo aperis ankaŭ la protestantoj, sed precipe la kroatoj restis fidelaj katolikoj. En fino de la 17-a jarcento la preĝejo estis pligrandigita, en 1674 denove konsekrita jam al Sankta Kruco. En 1762 ĝ denove estis pligrandigita, la turo estis rekonstruita kaj ankaŭ alia sakristio estis konstruitra. La orgeno estis farita en 1926, trakonstruita en 1939. En la fruaj 1990-aj jaroj arkeologoj esploris la kirkon.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La eniro povas okazi tra la turo, la iama malnova enirejo estas enmurita, tamen videbla en flanko de la navo.

Kermesoj okazas en la 13-an de julio (por Sankta Antonio el Padovo) kaj la 14-an de septembro (por Apoteozo).

Fontoj redakti