Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Pócspetri)

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika (la plej malnova) historia monumento en vilaĝo Pócspetri (Hungario).

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pócspetri
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nagykálló
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Alto 23 m (turo)
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi kirko estis konstruita en la 13-a jarcento, sed laŭ eklezia fonto jam en 1092 la vilaĝo havis malgrandan kirkon. La unua mencio pri preĝejo dediĉita al Sankta Maria okazis en 1318. Ĝi gotikiĝis en 1468. La loĝantaro parte prenis la kalvinismon ĉirkaŭ 1550, poste la klavinanoj uzis la navon, la katolikoj la sanktejon. En 1766 la katolikoj reakiris la plenan konstruaĵon. Inter 1773 - 1775 oni konstruis turon kaj galerion, en 1923 du flankonavojn. La orgeno estis farita en 1875, en 1923 trakonstruita. Ekstere la preĝejo estis renovigita en 1990, poste en 2014, tiam la nova patrono iĝis Apoteozo de Sankta Kruco.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. enirejon. La absido estas apogitaj per gotikaj pilieroj. Interne la benkoj kaj predikejo estis faritaj en 1770. Interne la freskoj estis faritaj en la 15-a jarcento, el ili partoj estis trovitaj en 2010.

Fontoj redakti