Preĝejo Dipatrino el Fátima (Soroksár)

La paroĥa preĝejo Dipatrino el Fátima estas katolika konstruaĵo, ankaŭ pilgrimloko en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Soroksár.

Preĝejo Dipatrino el Fátima
Paroĥa preĝejo Dipatrino el Fátima en Soroksár
Paroĥa preĝejo Dipatrino el Fátima en Soroksár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Soroksár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
paroĥo loke
Dato de konsekro 2002
Konsekrinto László Paskai
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gábor Marosi
Konstrustilo moderna
Konstruado 2000–2002
Specifo
Enhaveco 50-60 personoj
Alto 41 m
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Kapelo redakti

La pastro de Soroksár (tiutempe grandvilaĝo) decidis konstrui plian kirkon en ekstera parto de Soroksár en 1929, kie jam multe da homoj loĝis. La plano fiaskis, tamen en 1944 la katolika eklezio luis loĝejon, kiu transformiĝis kapelo en la sekva jaro. La kapelo ricevis iom poste kvazaŭ paroĥan rangon, sed la komunistoj faris barojn, fine en 1951 alia kapelo ekfunkciis kun pastroloĝejo. Ekde tiam ankaŭ en la kapelo okazis mesoj. La nun videbla formo estis preta en 1958. Plenaj renovigaj laboroj okazis en 1972. Ekde 1996 ĝis estas plenrajta paroĥo Stefano la 1-a (Hungario).

Kirko redakti

Alia pastro estis militkaptito en Sovetunio kaj li votis, ke hejmenveninta li servos al Dipatrino el Fátima. Post fiasko de la Hungara revolucio de 1956 li petis statuojn el Fátima. Ili alvenis en 1957 kaj la pastro metis ilin en ĵus konstruita kapelo, kiu iĝis pilgrimloko. En 1958 la pastro konstruis preĝejon, kiun la komunistoj malpermesis funkcii, eĉ oni trakonstruis ĝin al loĝejo. La pastro estis forigita el Soroksár. Depost fino de la socialismo en 1996 la eklezio ricevis konvenan parcelon, kie inter 2000-2002 estis konstruita moderna kirko.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto, la korto situas laŭ trotuaroj. Formo de la preĝejo estas sengeometria aŭ senregula cirklo. La enireja parto tamen estas simetria. La tegmento estas onda. Ĉirkaŭ el la mezo kreskiĝas la tre alta plurlatera turo, kies supro estis metita orumita statuo de Dipatrino, pli ol 6 metrojn alta. Sub la kirko estas en la kela nivelo ankaŭ tiel nomata subpreĝo. Interne anstataŭ sanktejo estis pentrita granda surmura pentraĵo.

Kermesoj okazas en la sekvaj dimanĉoj de 13-a de majo kaj 13-a de oktobro.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti