Preĝejo Elizabeto de Hungario (Mátraszőlős)

La preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mátraszőlős.

Preĝejo Elizabeto de Hungario
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Mátraszőlős
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Mátraszőlős
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mátraszőlős
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Pásztó
paroĥo loke, sed la zorganta paroĥo en Pásztó
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En eklezia fonto la unua mencio okazis en 1229, sed laŭ aliaj fontoj ĉi tiu kirko estis konstruita en la 14-a jarcento kaj pligrandigita en la sekva jarcento, en 1611, 1669 kaj 1778 renovigita. La baroka aspekto estas videbla ekde 1669. La turo estis konstruita en 1864 el ŝtonoj de la malkonstruita defenda muro. Aparta sonorilostablo funkciis apud la kirko inter 1715-1829. Oni malkonstruis la sakristion en 1905, sed oni konstruis pli novan en la alia flanko. En 1925 pluraj trakonstruoj okazis kaj inter 1969-1971 post arkeologia esploro plena restaŭro okazis. Ekde tiam estas videblaj kelkaj restintaj freskoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola sur monteto en interno de la vilaĝo. La navo finiĝas en oklatera absido kun pilieroj. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo. Interne la altaroj estis faritaj en 1669. La du flankaj altaroj estas dediĉitaj al Senmakula Koncipiĝo kaj Sankta Nikolao. Sur la muroj estas videblaj freskoj el la 14-a jarcento.

Kermeso okazas en la 19-a de novembro.

Fontoj redakti