Preĝejo Johano Baptisto (Balatonberény)

La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Balatonberény.

Paroĥa preĝejo de
Johano Baptisto
Preĝejo Johano Baptisto en Balatonberény
Preĝejo Johano Baptisto en Balatonberény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonberény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, la turo estas baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko estis sanktejo onidire en la 13-a jarcento. Kompleta gotika kirko estis konstruita laŭ la arkeologoj en mezo de la 14-a jarcento. Pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi parte estis detruita, en la 18-a jarcento ĝi renoviĝis kaj turo estis konstruita antaŭ la navon. La orgeno estis farita en 1928. La preĝejo estis renovigita en la jaroj 2014 kaj 2015.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed apude estas skulptaĵo pri Sankta Vendelo ekde 1793. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas. La enirejo funkcias tra la turo, sed origine restis gotika porto ĉe flanko de la navo. Originaj pilieroj apogas la navon. Interne la gotika baptujo estis farita el ŝtono.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj redakti