Preĝejo Johano Baptisto (Sopron)

La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en ekstera parto de Sopron, kie ĝi estas la plej malnova konstruaĵo.

Preĝejo Johano Baptisto
Absido de preĝejo Johano Baptisto
Absido de preĝejo Johano Baptisto
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Sopron
paroĥo ĉe Preĝejo Sankta Mikaelo (Sopron)
Dato de konsekro 1890
Konsekrinto János Zalka
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 70 sidlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la Krucmilitoj en 1250 johanitoj alvenis en Sopron-on, ili konstruis tiu ĉi romanikan kirkon. En 1347 la johaninoj foriris, la preĝejo estis forlasita. La loĝantoj de Sopron renovigis la konstruaĵon en 1484 laŭ gotiko, sed dum la sekvaj jardekoj tiu laboro estis kontinua, ekzemple en 1521 la muroj estis pentritaj. Inter 1636-1674 la jezuitoj servis la mesojn. En 1773 la jezuitoj estis forigitaj, la preĝejo poste apartenis al la katedrala kapitulo. Inter 1886-1890 filo de Ferenc Storno restaŭris la preĝejon, krome konstruis novan turon, faris la altaron kaj pentris freskojn. En 1950 la preĝejo iĝis filio de Preĝejo Sankta Mikaelo (Sopron). Ekstere renovigaj laboroj okazis en 1987.

Konstruaĵo redakti

La navo kaj la oklatera absido kuŝas laŭ la trotuaro. La preĝejo iam estis ligata per koridoro al la jam ne ekzistanta johanita monaĥejo. Super la pordo estas videbla reliefo fare de Ferenc Storno. Interne estas entombigita episkopo György Draskovits en 1650. La altaro estas fermebla-malfermebla kaj prezentas vivon deb Johano Baptisto. La vitraloj jam estas restaŭritaj.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj redakti

 
La reliefo
 
La preĝejo en 1915