Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Zalaegerszeg)

La Preĝejo Katarina de Aleksandrio estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Zalaegerszeg, en loĝkvartalo Zalabesenyő, kiu estis iam memstara vilaĝo. La preĝejo loke estas konata kiel tombeja kapelo.

Preĝejo Katarina de Aleksandrio
katolika preĝejo • kapelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaegerszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
Statuso en Preĝejo Mario Magdaleno (Zalaegerszeg)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. En 1333 laŭ tutlanda listo de paroĥoj estis ankaŭ tie paroĥo. Dum la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo ruiniĝis, laŭ priskribo en 1690 ĝi estas ruina, en 1717 iom ĝi estis iomete renovigita, sed en 1748 ĝi denove estis ruino. Tiutempe la paroĥo ĉesis. Turo estis konstruita ĉirkaŭ en 1780, samtempe la ceteraj partoj estis rekonstruitaj. En 1860 la konstruaĵo klasikismiĝis. En 1978 arkeologoj trovis enmuritan pordon en muro de la navo. Ĝis 2011 oni aranĝis ordinarajn mesojn en la preĝejo, poste ĝi estas nur tombeja kapelo. Plena renoviĝo okazis en 2017.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sur monteto sola en tombejo, kiu supozeble estas la plej malnova, tamen ankaŭ nun uzata tombejo de la urbo. La fasado konsistas ĉefe kaj meze el kvadrata turo. La enirejo troviĝas en la malsupra parto de la turo. La navo estas simpla, kiu finiĝas en kvadrata absido.

Kermeso okazas en la 25-an de novembro.

Fontoj redakti