Preĝejo Koro de Jesuo (Békéscsaba)

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Békéscsaba, en ties urboparto Jamina aŭ Erzsébethely.

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Békéscsaba
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Gyula
Dato de konsekro 1993
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 200 sidlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la menciita urboparto nova paroĥo estis establita kaj nova kirko estis konstruita en 1938. Interne la kapucenoj faris la servojn. Bombo trafis la kirkon en 1944, tial poste en aparta ĉambro okazis la mesoj. En 1966 oni konstruis novan paroĥon, en 1977 la domo (kie okazis la mesoj) ekstere renoviĝis. Pli nova preĝejo estis konstruita en la jaroj 1992 kaj 1993.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo parte reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turo ĉe la sonorilo ne havas muron, nur la necesajn kolonojn. La turopinto estas piramida. En loko de la absido - ŝajnas - estas la plurlatera sakristio (malpli larĝa kaj alta, ol la navo) kun enirejo. Interne estas videbla sekpentraĵo sur 500 m2 fare de László Patay, kie estas videblaj pli ol 500 figuroj.

Kermeso okazas en tago de Koro de Jesuo.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti