Preĝejo Koro de Jesuo (Edelény)
La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika preĝejo en urbo Edelény (Hungario).
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Edelény
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Edelény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Szendrő |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1905 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Ferenc Makovszky |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1903–1904 |
Specifo | |
Longo | 22 m |
Larĝo | 16 m |
Alto | 26 m (turo); 16 m (navo interne) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn la origina Edelény estis menciita kirko en 1332. Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis kaj jam ili uzis la preĝejon. Baldaŭ la katolikoj konstruis pli novan, kiu preskaŭ kadukiĝis. Ili longe uzis la kapelon de Kastelo L’Huillier–Coburg. La nun videbla kirko estis konstruita en la jaroj 1903 kaj 1904. La orgeno estis kreita en 1906. La freskoj estis pentritaj en 1976.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola ĉe vojangulo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas pinta piramido. La enirejo funkcias tra la turo. La navoj konsistas el ĉefnavo kaj krucnavo. Pli gravaj freskoj estas en la sanktejo miraklo pri multobligo de panoj kaj la Lasta Vespermanĝo; en la navo reviviĝo de Lazaro, Jesuo resanigas, Jesuo konsekras infanojn, Jesuo resanigas blindulon; en la kupolo Vizito de Maria, Naskiĝo de Jesuo, reviviĝo de Jesuo, Pentekosto. Skulptaĵoj ĉe la altaro estas Koro de Jesuo, Sankta Jozefo kun sia bebo, Stefano la 1-a (Hungario). En la fenestrobildoj videblas Elizabeto de Hungario, Sankta Anna kun sia bebo, Ladislao la 1-a (Hungario). La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Antonio el Padovo kaj Dipatrino.
Kermeso okazas en la 22-an de aŭgusto (festotago de Koro de Jesuo).