Preĝejo Koro de Jesuo (Gárdony)

romkatolika historia monumento (ekde 2000) en urbo Gárdony (Hungario)

La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika historia monumento (ekde 2000) en urbo Gárdony (Hungario).

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Preĝejo Koro de Jesuo en Gárdony
Preĝejo Koro de Jesuo en Gárdony
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gárdony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo bordo de Velence (lago)
paroĥo loke, sed la zorganta paroĥo funkcias en Agárd
Dato de konsekro 1944
Konsekrinto Lajos Shvoy
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Lajos Goszleth
Konstruado 19421944
Specifo
Enhaveco 120 sidlokoj, 50 starlokoj
Alto 27 m (turo)
Konstrumaterialo ekstere ŝtonoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ĝis 1778 la katolikoj en Gárdony apartenis al Pázmánd, poste al Velence, ekde 1862 al najbara Agárd, sed la diservoj plej ofte okazis loke en privata korto. En 1931 bienulo donacis konvenan parcelon por konstrui kirkon. En la sekva jaro lerneja kapelo (ĉambro) estis konsekrita en Gárdony. La preĝejo mem estis konstruita inter 1942-1944. En la sekva jaro la paroĥo de Agárd estis translokita al Gárdony, tiel la kirko ricevis paroĥan titolon.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo inter arboj. La fasado estas simetria, meze la granda enirejo funkcias, plej supre la kvadrata mallonga turo altiĝas. Sakristio aliĝas al la duonronda absido. La 5 fenestropentraĵoj en la sanktejo estis faritaj en 1950 fare de József Palka. Estas ankaŭ 2 ŝtonaj skulptaĵoj pri Sankta Maria kaj Sankta Jozefo.

Fontoj redakti

 
Malantaŭa parto