Preĝejo Koro de Jesuo (Göd)

Katolika kirko en Göd

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Göd (Hungario), iam en Felsőgöd (=Supra Göd).

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Göd
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Göd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Göd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
dekanujo Vác
Dato de konsekro 1924
Konsekrinto Árpád István Hanauer
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gáspár Fábián
Konstruado 19231924
Specifo
Alto 29 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Göd havis jam kirkon dum la mezepoko, sed ĝi neniiĝis dum dominado de turkoj. La loknomo Felsőgöd aperis en 1873, kiel ekstra parto de Sződ, kie katolika kirko funkciis. En 1911 en Felsőgöd oni metis ŝtonan krucon kaj sonorilostablon. Post 3 jaroj Felsőgöd memstariĝis kaj komenciĝis pretendo pri propra preĝejo. En 1923 katolika grupo formiĝis kaj diservoj okazis en lernejo. Ankaŭ la konstruado komenciĝis kaj finiĝis jam en la sekva jaro. Tamen pro financaj problemoj unu el la flankonavoj ne estis farita. La paroĥo estis konstruita en 1927. La orgeno ekfunkciis en 1957, ĝi estis trakonstruita en 1997. Renovigaj laboroj okazis en 1992 kaj 1993. La mankanta flankonavo estis konstruita en la jaroj 2004 kaj 2005.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en parko inter arboj. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre altiĝas la kvadrata turo. La turpinto estas tre malalta piramido. Meze estas arkado kun tri aperturoj. Antaŭ la turo staras la menciita ŝtona kruco. La ĉefnavo estas alta, ambaŭ flankonavoj esta malaltaj.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo depost 14-an de septembro.

Fontoj redakti

 
Absido
 
Navo