Preĝejo Koro de Jesuo (Gyömrő)

La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Gyömrő (Hungario). Ĝi estas la dua (pli nova) katolika preĝejo.

Preĝejo Koro de Jesuo
Preĝejo Koro de Jesuo en Gyömrő
Preĝejo Koro de Jesuo en Gyömrő
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyömrő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
dekanujo Nagykáta
paroĥo en la urbo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Loránd Kismarty Lechner
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 19351938
Specifo
Enhaveco 240 sidlokoj, 60 starlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Gyömrő havis jam kirkon dum la mezepoko. La baldaŭa urbo Gyömrő evoluis precipe ekde fino de la 19-a jarcento pro la fervoja linio. Necesis konstrui plian katolikan kirkon. Ĝi estis preta en 1938. La orgeno estis kreita en 1954.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estis origine simetria, sed la kampanilo dekstre ekde 1978 rompis la simetrion. 3 grandaj enirejoj troviĝas sur la fasado. pli supre unu ronda fenestro situas. La ĉefnavo estas alta, paralele ambaŭflanke aliĝas po unu malaltaj flankonavoj. Same ĉe la duonronda absido 2 sakristioj estas videblaj. Interne la freskoj estis pentritaj de Béla Kontuly, Vilmos Aba Novák, Ernő Jeges. En la sanktejo la sekpentraĵoj estis pentritaj en 1955. József Palka kreis la vitralojn.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo depost 14-an de septembro.

Fontoj redakti

 
Flankonavo
 
Sakristio