Preĝejo Koro de Jesuo (Zalaegerszeg)

Paroĥa franciskana preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵogrupo en Hungario, en urbo Zalaegerszeg, en loĝkvartalo Ola.

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa franciskana preĝejo Koro de Jesuo en Zalaegerszeg
Paroĥa franciskana preĝejo Koro de Jesuo en Zalaegerszeg
paroĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaegerszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Zalaegerszeg
Dato de konsekro 1927
Konsekrinto János Mikes (episkopo)
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Iván Kotsis
Konstrustilo novbaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr
Korto, preĝejo kaj monaĥejo
La korto, fone la preĝejo, dekstre la monaĥejo
Statuo pri arkianĝelo Sankta Mikaelo

Preĝeja historio redakti

En Zalaegerszeg oni konstruis memorpreĝejon en la jaroj 1925 kaj 1926 memore al Karolo la 1-a (Aŭstrio). La franciskanoj alvenis en 1926. Dum la konsekro aperis eĉ Zita de Bourbon-Parma. Zita mem pli frue donacis al la preĝejo la predikejon. Escepte la socialisman eraon en la kirko franciskanoj servis/servas. En 1942 la kirko ricevis paroĥan titolon. La orgeno alvenis en 1958. En 1996 oni farbis la internajn murojn, en la sekva jaro oni kreis pli novan marmoran altaron. En 2000 oni dispartigis interne vintran kapelon dediĉitan al Sankta Francisko. En 2004 ekstere la preĝejo renoviĝis.

Monaĥeja historio redakti

La unuetaĝa monaĥejo estis konstruita kune kun la preĝejo. En 1950 la ŝtato forigis ĉiujn monaĥojn (ankaŭ tie la franciskanojn). La monaĥejo funkciis plu kiel armea domo (pli frue en tiu loko kazerno funkciis). Depost fino de la socialismo (1990) la franciskanoj rajtis reveni. Okaze de tio alvenis ankaŭ Otto von Habsburg.

Konstruaĵoj redakti

La preĝejo kaj la monaĥejo formas unuon ĉe stratangulo. La preĝeja fasado situas laŭ la trotuaro. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre la kvadrata turo altiĝas. Kaj la navo, kaj la turo havas po unu enirejojn, sed antaŭ la preĝeja enirejo estas porĉo. Super la porĉo estas niĉo kun statuo. La kirko kaj la monaĥejo formas majusklon L, ili brakumas malgrandan, sed pompan korton. Interne meciindas apud la altaro statuoj pri Koro de Jesuo, Sankta Margareta Maria Alacoque kaj Sankta Bonaventura.

Kermeso okazas en la 2-a dimanĉo depost Pentekosto.

Fontoj redakti